Haganah: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
'''Haganah''' ([[hebrea lingvo|hebree]]: "la defendo") estis [[Judo|Juda]] kvazaŭarmea organizaĵo kiu estis aktiva de 1920 ĝis 1948 en [[Palestino]], dum tiu estis sub [[Britio|brita]] regado. Ĝi reprezentis la plej moderan kaj rekonatan parton de la [[Jiŝuv|juda komunumo]] en [[Brita Palestino|Palestino]] dum tiu epoko.
 
Ĝi estis formita kun la oficiala celo protekti judajn komunumojn kontraŭ [[Araboj|arabaj]] atakoj. Ĝi estis aparte aktiva dum la [[Granda Araba Ribelo|araba ribelo]] de [[1936]] ĝis [[1939]], kiam ĝi kunlaboris kun la [[britoj]] por subpremi la ribelon. Ĝia strategio estis nur defendi judajn komunumojn kaj ne ataki unue. Ĉi tiu politiko ne kontentigis ĉiujn [[judoj]]n, kaj en [[1931]] kelkaj el la plej radikalaj elementoj de la Haganah forlasis la movadon kaj fondis [[Irgun]]on, pli militeman kaj ekstremisman [[kvazaŭarmea organizaĵo|kvazaŭarmean organizaĵon]].
 
Dum la [[Dua mondmilito]], la Haganah decidis batali kune kun la britoj por kontribui al la lukto kontraŭ la [[nazioj]], kvankvam ĝi estis kolera pro la fakto ke la britoj limigis judan enmigradon al [[Palestino]] en 1939 al specifa kvanto ĉiujare. La Haganah helpis organizi judan brigadon kiu batalis en la [[brita armeo]] kontraŭ la [[Germanoj]] en [[Eŭropo]]. La Irgun malkonsentis kun tiu politiko kaj batalis kontraŭ la britoj dum la sama periodo. Kelkfoje, la Haganah eĉ kaptis membrojn de la Irgun kaj transdonis ilin al la britaj autoritatoj.