Wallker Wollber Bezerra de Medeiros: Malsamoj inter versioj

brazila esperantisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "{{Unua}} '''Wallker Wollber Bezerra de Medeiros''', foje nur '''Wallker Medeiros''' (naskiĝis la 26-an de oktobro 1992, forpasis la 25-an de julio 2021 en Natalo), estis juna brazila esperantisto. ==Historio== Wallker Medeiros aktivis pri poliglota agado en la urbo Natalo, ĉefurbo de la brazila provinco Norda Riogrando. Li engaĝiĝis en la Esperanto-movado en 2017, kiam li ekaktivis en la Potigvara Esperanto-Asoc..."
Etikedo: Disambiguation links
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:50, 17 nov. 2021

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Wallker Wollber Bezerra de Medeiros, foje nur Wallker Medeiros (naskiĝis la 26-an de oktobro 1992, forpasis la 25-an de julio 2021 en Natalo), estis juna brazila esperantisto.

Historio

Wallker Medeiros aktivis pri poliglota agado en la urbo Natalo, ĉefurbo de la brazila provinco Norda Riogrando. Li engaĝiĝis en la Esperanto-movado en 2017, kiam li ekaktivis en la Potigvara Esperanto-Asocio (APE-RN), la Esperanto-asocio de la brazila subŝtato Norda Riogrando kaj federita asocio de Brazila Esperanto-Ligo (BEL). En tiu jaro li jam estis parto de la delegitaro de APE-RN irinta al la 7-a Pernambuka Esperanto-Simpozio kaj partoprenis en la 9-a Novjara Aranĝo (NOVA) organizita de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO).

En 2018 Wallker medeiros registriĝis kiel membro de BEJO kaj BEL kaj same de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA). Li restis konstanta membro ĝis 2021, kiam li forpasis. Pri tio aperis noto en la decembra numero de revuo Esperanto de 2021, laŭ kiu li forpasis pro KOVIM-19. La forpasnoto, kiun sendis BEL al la revuo, informas: "Li infektiĝis post sindona flegado de la patrino, kiu forpasis ankaŭ pro la malsano la 9-an de junio. Bedaŭrinde tiam en Brazilo ankoraŭ ne estis permesita vakciniĝo por pli junaj homoj. Naskiĝinta la 26-an de oktobro 1992, Wallker forpasis je la aĝo de nur 28 jaroj. Komunikis lian forpason Esperanto-Asocio de Norda Riogrando (APE-RN) kaj Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO), de kiuj Wallker estis aktiva membro, malgraŭ lia freŝa esperantistiĝo antaŭ ĉirkaŭ 5 jaroj. Liaj esperantistaj amikoj, membroj de la menciitaj organizaĵoj, malavare sindediĉis subteni lin dum la defia momento, kiam li devis flegi sian patrinon, kaj dum la dolora momento, kiam li mem bezonis flegadon. Li ankaŭ aktivis ĉe poliglotaj kluboj en Brazilo. Lia agado, kvankam mallongdaŭra, sukcesis heredigi al la Esperanto-movado markon de simpleco kaj amikeco, kiun oni ne forgesos. Wallker mem deziris, ke esperantistoj memoru lin per liaj karakterizaj ĝojemo kaj gajeco. Tiel estos, kara Wallker! Per tio vi restas inter ni".[1]

Referencoj