Dilemo de Warnock: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
tradukita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:06, 17 nov. 2021

La dilemo de Warnock, nomita laŭ ĝia aŭtoro, Bryan Warnock estas, ke foreston de reago al mesaĝo en dissendolisto, en grupo ĉe Usenet aŭ en retforumo oni povas kompreni diverse. Foresto de reago ne nepre signifas, ke neniu estas interesita pri la proponita temo. Oni ofte parolas pri la dilemo, provante difini, kial ne estas respondoj, aŭ referenci mesaĝon responditan fare de neniu.

Priskribo

Foresto de respondo al meŝago povas havi kvin kaŭzojn:
  1. La mesaĝo enhavas ĝustajn, bone frazitajn informojn, kiuj ne bezonas postajn komentojn. Pri la diskutata temo ne plu estas io aldonebla krom «Jes-jes, ĝuste tiel, kiel li diris».
  2. La mesaĝo estas absoluta sensencaĵo, kaj neniu deziras elspezi sian tempon kaj retan trafikon eĉ por diri pri tio.
  3. La mesaĝon ial neniu legis.
  4. La mesaĝon neniu komprenis, sed ankaŭ ial neniu petis klarigi.
  5. La mesaĝo ial interesas neniun.

Re: RFCs: two proposals for change (angle)

Eksteraj ligiloj