Yrjö Väisälä: Malsamoj inter versioj

104 bitokojn aldonis ,  antaŭ 13 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
e (korektis unu vorton)
e
Dum sia vivo Väisälä estis konata unuavice kiel astronomo, sed konstantan famon donis al li la metodo mezuri longon utiligante interferon de blanka lumo; uzo de lia metodo disvastiĝis al la tuta mondo. En geodezio, lian metodon sukcesis anstataŭi nur la modernaj satelito-bazaj mezurteknikoj. Eĉ tiajn li iel antaŭvidis provante distanco-mezuradon per fotado de fulmlumoj alten levitaj per balonoj, aŭ de eksplodantaj raketfajraĵoj, sed la tiutempa fota tekniko ne ebligis sufiĉan precizon.
 
En optiko li estis ne nur teoriulo: sub lia gvido oni tajlis rimarkindajn astronomiajn spegulojn kaj lensojn. En siaj lekciaj notoj li prezentis la principon de la tiel nomata [[Schmidt-teleskopo]] jam antaŭ Schmidt, kaj poste faris plibonigon (''astronomia fotilo Schmidt-Väisälä'') al ĝi. Li ankaŭ evoluigis metodojn por mezuri kaj certigi la kvaliton de optikaj iloj, precipe de la surfacoj de astronomiaj speguloj. Unu lia provo antaŭisestis laplurspegula unuanteleskopo, plurspegulansed teleskopon,ĝin kiunne eblis funkciigisufiĉe nurstabiligi enper 1987la surtiama rimedaro, kaj la pintounua detia Montoekfunkciis Hopkinsnur en Arizono,1987 kiamhelpata estis sufiĉe evoluinta lade aktiva rego-tekniko por stabiligi tian konstruon.
 
En astronomio li elpensis novan metodon trovi asteroidojn sur astrofotoj kaj ankaŭ metodon rapide kalkuli la orbiton de la trovita planedeto. Kune kun sia esplorgrupo li trovis kaj determinis 807 asteroidojn kaj 7 kometojn. En la 1950-jaroj la universitato ekhavis novan astronomian observejon en Tuorla. Tie Väisälä komencis esplorojn pri la rotacio de la Tero, precipe pri la eta variado de la direkto de ĝia akso, kaj tiel li revenis, per astronomio, al sia antaŭa studobjekto geodezio. La mezuradon li faris per t.n. zenitaj teleskopoj, kiujn li konstruis. Tiaj teleskopoj estis la plej precizaj iloj por determini la pozicion de la norda poluso ĝis la 1980-jaroj, kiam radioastronomio anstataŭigis ilin uzante la forajn kvazarojn kiel senmovan fonon de referenco.
Unu kratero (diametro 8 km, en la Ŝtorma Maro) sur la Luno estas nomita omaĝe al li, same la asteroido ''1573 Väisälä''. La kosmoesplora centro de la Universitato de Turku portas la nomon ''Väisälä-Instituto por Kosma Fiziko kaj Astronomio'', akronime (el la angla nomo) ''VISPA''.
 
Yrjö Väisälä havis tian kleron kaj lertecon en solvado de problemoj, ke li estis ŝerce nomata, laŭ la loko de lia observatorio, ''la Sorĉisto de Tuorla''. Ekzistas ankaŭ tiunoma libro (''Tuorlan taikuri'', en la finna) pri li. – Li havis du fratojn, kiuj elstariĝis en siaj branĉoj de naturscienco: Kalle Väisälä estis matematikisto kaj Vilho Väisälä meteologo.
 
Profesoro Väisälä estis konata ankaŭ kiel esperantisto. Li estis fakdelegito de UEA pri astronomio kaj membro de la [[Honora Patrona Komitato de UEA]]. Li aktivis kiel prezidanto de [[Internacia Scienca Asocio Esperantista]] ĝis sia morto. Plurajn el la asteroidoj, kiujkiujn li eltrovis, li nomis laŭ Esperanta temo, inter ili ''1421 Esperanto'' (trovita en 1936) kaj ''1462 Zamenhof'' (1938).
 
[[Kategorio:Mortintoj en 1971|Väisälä, Yrjö]]
2 634

redaktoj