Mohamedo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎La familia vivo de Mohamedo: Lingva plibonigeto
e →‎La familia vivo de Mohamedo: Lingve redaktis frazon por igi ĝin pli klara
Linio 84:
Ekde 595 ĝis 619, Mohamedo estis edzo de [[Ĥadiĝa bint Ĥuvajlid|Ĥadiĝa]], riĉa virino de Mekko kiu estis 27-jaraĝa (40-jaraĝa laŭ aliaj fontoj) kiam ŝi edziniĝis. Post ŝia morto, li edziĝis al [[Saŭda bint Zama|Saŭda]], kaj tuj poste al [[Aiŝa bint Abi Bakr|Aiŝa]], filino de [[Abu Bakr]] —kiu poste sukcedos post Mohamedo—. Laŭ kelkaj [[hadito|haditoj]], Aiŝa estis nur ses-jaraĝa kiam ŝi estis fianĉigita al la profeto, kiu estis 54-jaraĝa, kvankam la geedzeco estis plenumita kiam ŝi estis naŭ-jaraĝa. Tamen kelkaj priislamaj fakuloj de la 20-a jarcento kredas, ke tiu informo estas eraraj kaj ke Aiŝa estis konsiderinde pli aĝa.<ref>[http://www.webislam.com/?idt=5292 ¿Era novia Aisha a los seis años? El viejo mito expuesto por Dr. T. O. Shanavas]</ref> Spite tiujn modernajn reinterpretojn de la haditoj kiuj atribuas al Aiŝa plian aĝon, granda parto de la islamanoj plue akceptas aktuale la tradiciajn interpretojn. Tiu lasta estis uzita de kritikistoj de Islamo, kiel Ibn Ŭarak, por subteni, ke la infanaj geedzigoj kiuj estas praktikataj en la aktualo en multaj islamaj landoj kaj sektoroj trovas favoran argumenton en tiuj eblaj rakontoj de la [[hadito]]j.<ref>Ibn Warraq – ''Why I Am Not a Muslim'', 1995 (''Kial mi ne estas islamano'', Ediciones del Bronce, Barcelono, 2003 ISBN 84-8453-146-5)</ref>
 
Poste li edziĝis al [[Hafsa]], al [[Zajnab bint Ĝahŝ]] (kiu estis edzino dum malpli ol unu jaro de lia adopta filo Zaid, eldum kiumalpli ŝiol unu jaro kaj divorcis de li), al Ramla, filino de estro kiu batalis kontraŭ Mohamedo, kaj al [[Umm Salama]], vidvino de islama luktinto.
 
Li edziĝis ankaŭ kun kristanino nome [[Marijah al-Kibtia]] (Maria, la kopta), kaj kun ŝi li havis alian filon post translokiĝi al [[Medino]]. Tiu sepa kaj lasta filo nomiĝis [[Ibrahim ibn Muhammad]]. Same kiel liaj fratoj, Ibrahim forpasis infanaĝe; oni diras, ke li mortis je la 17a aŭ 18a aĝ-monato. Unu de la sunaoj aŭ haditoj, nome [https://muflihun.com/bukhari/18/153 153a de la Libro 18a de la Eklipsoj], rakontas, ke la suno eklipsiĝis la tagon en kiu Ibrahim mortis, kvankam Mohamedo rememorigas, ke suneklipso estas signalo nek pri morto, nek pri naskiĝo de iu ajn. Ibrahim estas la sama nomo kiel tiu de la patriarko de judoj kaj kristanoj (kaj islamanoj), nome [[Abraham]], pri kiu unu de la sunaoj aŭ haditoj, nome [https://muflihun.com/muslim/1/314 314a de la Libro 1a Islamano de Fido], rakontas, ke Mohamedo renkontis lin en la sepa ĉielo dum sia veturo tra la ĉieloj, kaj Ibrahim estas la nomo de la sepa filo de Mohamedo.