Laboroj kaj tagoj: Malsamoj inter versioj

26 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 monatoj
Heziodo malfermas la poemon dirante, ke ekzistas du specoj de [[Konkurenco|konkurenciva]] [[kverelo]] (greke Eris). La unua stimulas atingon, kaj la dua kaŭzas [[Agreso|agreson]] kaj detruon. La verko estas dividita en du partojn, la unua parto estas didaktika, direktita al la frato de Heziodo - Perseo, kaj provas persvadi lin sekvi la rektan vojon, agi saĝe (ekzemple - eviti la malbonan Eris). Heziodo skribis [[Etiko|etikan]] gvidilon, en kiu li alportis sian opinion pri kiel la homo devas vivi sian vivon sur la tero - laŭ lia opinio la ĝusta vivmaniero estas vivmaniero de justeco, virtoj kaj [[pieco]]. Poste Heziodo klarigas la [[Sezono|sezonojn]], kaj kion la [[farmisto]] devas fari en ĉiu de la sezonoj.
 
[[Dosiero:Opened_up_a_PandoraFrederick Stuart Church - Opened up a Pandora's_boxs box.jpg|eta|Gravuraĵo de la mito de Pandora surbaze de pentraĵo de F. S. Church]]
La dua parto parolas pri homaj [[Generacio|generacioj]] kaj la [[Olimpio|mondo de la dioj]], kie aperas la rakontoj pri [[Pandora]], la [[mito]] de [[Prometeo]], kiu klarigas la originon de malbono en la mondo, la komenco de kulturo, kiun simboliĝas de [[fajro]], kaj la [[prapeko]], (certe ne en la [[Kristanismo|kristanisma]] signifo, ĉar tiu estus [[Anakronismo|anaĥronismo]], do en la kadro de [[Greka Mitologio|greka mitologio]] kaj religio).