Asocio Kordova de Esperanto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
interligo
Linio 3:
Dum la unuaj jaroj de ekzisto, la aktivecoj de la urba asocio unuavice koncentriĝis je organizado de diverstemaj konferencoj en la plej gravaj kulturaj centroj de la urbo, kunlabore kun diversaj urbaj polikitaj asocioj; inter alie dum la jaro [[1911]] la francdevena asocia motoro [[Paul Linares]], kiu de 1909 ĝis 1920 ankaŭ estis [[estraro de UEA|estrarano de UEA]], gvidis la organizadon de multe atentata konferenco pri la temo "Esperanto kaj internaciismo" en la urba "Centro Junulara Respublikana" (''Centro Juvenil Republicano'').
 
Krom [[hispana lingvo|hispanlingvajn]] informilojn pri Esperanto, la asocio antaŭ la [[Unua Mondmilito]] inter alie produktis "Gvidilon tra Córdoba", en kiu esperantlingve prezentiĝis la ĉefaj vidindaĵoj kaj aliaj sciindaĵoj pri la urbo. Krome, Kordovo estis la unua urbo de Hispanio kies vidindaĵoj bildiĝis en vasta serio de [[poŝtkarto]]j, kies teksto estis kaj en la hispana kaj en Esperanto. Dum 1917, kiam en Sevilla fondiĝis la ''Andaluzia Esperantista Federacio'' (hodiaŭ ''Andaluzia Esperanto-Unuiĝo''), la lokan asocion reprezentis la movadano ''[[Francisco Serrano Olmo'']], kiu estis kunfondinto de la loka asocio dum 1909 kaj tre aktive ĝis la jaro 1925, kiam li translokiĝis al [[Parizo]].
 
Komence de la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento la grupo kordova komencis kontaktojn kun la plej prestiga kultura institucio de la epoko, la "Reĝa Akademio de Beletro kaj Noblaj Artoj" (hispane ''Real Academia de Bellas Letras y Nobles Artes''). La Reĝa Akademio estis inter la malmultaj hispanaj kulturaj institucioj kiuj sendis reprezentantojn al diversaj kongresoj kaj internaciaj seminarioj de Esperanto.