Yrjö Väisälä: Malsamoj inter versioj

115 bitokojn aldonis ,  antaŭ 13 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
e
'''Yrjö VÄISÄLÄ''' (prononcu esperante [urjo vajsala], finne laŭ [[IFA]] ['yrjø 'væisælæ]) (naskiĝis la [[6-an de septembro]] [[1891]] en [[Kontiolahti]], mortis la [[21-an de julio]] [[1971]] en [[Rymättylä]]) estis [[Finnlando|finna]] [[Astronomio|astronomo]], geodeziisto kaj fizikisto. Li estis esperantisto.
 
Yrjö Väisälä studis matematikon, fizikon kaj astronomion en la Universitato de [[Helsinki]]. Li komencis sian karieron kiel asekura matematikisto. En 1918–1925 li estis dungito de la Geodezia Instituto de Finnlando kaj tie spertiĝis pri triangulado. En 1924 li akiris la postenon de profesoro pri fiziko en la Universitato de [[Turku]], kie li baldaŭ plivastigis sian sciencan kampon al profesoreco pri astronomio. En 1951 li estis nomita akademiano, la plej granda honoro, kiun sciencisto tiutempe povis havi en Finnlando.
Unu kratero (diametro 8 km, en la Ŝtorma Maro) sur la [[Luno]] estas nomita omaĝe al li, same la asteroido ''1573 Väisälä''. La kosmoesplora centro de la Universitato de Turku portas la nomon ''Väisälä-Instituto por Kosma Fiziko kaj Astronomio'', akronime (el la angla nomo) ''VISPA''.
 
Yrjö Väisälä havis tian kleron kaj lertecon en solvado de problemoj, ke li estis ŝerce nomata, laŭ la loko de lia observatorio, ''la Sorĉisto de Tuorla''. Ekzistas ankaŭ tiunoma libro (''Tuorlan taikuri'', en la finna) pri li. – Li havisAnkaŭ du fratojn,fratoj kiujde elstariĝisYrjö enVäisälä siajfaris branĉojelstaran dekarieron natursciencokiel sciencistoj: profesoro Kalle Väisälä estis matematikisto kaj profesoro Vilho Väisälä meteologo.
 
Profesoro Väisälä estis konata ankaŭ kiel esperantisto. Li estis fakdelegito de UEA pri astronomio kaj membro de la [[Honora Patrona Komitato de UEA]]. Li aktivis kiel prezidanto de [[Internacia Scienca Asocio Esperantista]] ĝis sia morto. Plurajn el la asteroidoj, kiujn li eltrovis, li nomis laŭ Esperanta temo, inter ili ''[[1421 Esperanto]]'' (trovitamalkovrita en 1936) kaj ''[[1462 Zamenhof]]'' (1938).
 
[[Kategorio:Mortintoj en 1971|Väisälä, Yrjö]]
2 564

redaktoj