Maddalena Laura Lombardini-Sirmen: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreita per traduko de la paĝo "Maddalena Laura Sirmen"
 
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Vida redakto Disambiguation links
Linio 1:
 
[[Dosiero:Магдалена_Лаура_Сирмен_(Ломбардини).jpg|eta|238x238ra|Maddalena Sirmen]]
'''Maddalena Laura Lombardini-Sirmen''' ([[9-an de decembro]] [[1745]] – [[18-an de majo]] [[1818]]) estis [[Italio|itala]] [[komponisto]], [[Violono|violinistviolinisto]], [[kantisto]] kaj kantisto[[Klavaro (muziko)|klavarludanto]] naskita en [[Venecia respubliko|Venecio]], en tempo kiam la grandurbo ankoraŭ estis [[sendependa]] [[respubliko]].
 
== Vivo ==
Maddalena apartenis al malriĉa nobelara familio; ŝi montris rimarkindan kaj signifan muzikan talenton kiam ŝi en la frua aĝo de 7 jaroj komencis sian edukadon ĉe la ''Ospedale di San Lazaro e dei Mendicanti''. Tiu ĉi knabin-[[orfejo]], kiu specialiĝis pri instruado de muziko, aktive serĉis muzike talentajn knabinojn. Estas neklare ĉu Maddalena estis [[Orfo (tipografio)|orfo]], aŭ ĉu ŝiaj gepatroj estis instigitaj lasi ŝin tie pro muzikaj kialoj.
 
La [[Virtuozo|virtuoza]] violonisto kaj komponisto [[Giuseppe Tartini]] (1692–1770), instruis ŝin ekde la aĝo de 14 jaroj kaj ŝi ricevis permeson vojaĝi de la orfejo al [[Padovo]] por studi kun Tartini mem; eĉ li pagis pri ŝia muzika instruado en la institucio. Dum la tempo kiun ŝi studis kun Tartini kaj loĝis ĉe la Ospedale, Maddalena Lombardini fiksis sian celon: iĝi profesia violonisto. Virinaj [[Operkantisto|operkantistoj]] estis oftaj tiutempe, sed instrumentistinoj estis ekstreme maloftaj.
 
Ĉirkaŭ sia 21 vivojaro Maddalena ricevis sian instruan licencon ĉe la orfejo, kio donis al ŝi permeson por labori kiel muzikistino preter la Venecia respubliko.  
 
Ŝi geedziĝis en la sama jaro kun la konata violonisto Ludovico Sirmen (1738-1812), kaj la geedzoj tuj komencis [[Turneo|turneon]] kiel virtuozaj dum la kuro de tri jaroj. Dum la turneoj ili ofte ludis komunajn koncertojn. Malgraŭ ke la ‘Duobla konĉerto por violonoj’ ne konserviĝas, ŝia ‘dueto por violonoj’ povas reprezenti la spektaklajn kapablojn de la paro.
 
Estas klare ke Maddalena havis maturan majstrecon en la arto de komponado kaj rapide ŝi ombrigis la edzon. En la tempo de ŝiaj fruaj publikaĵoj ŝi estis neniel ligita per konvencioj. Maddalena Lombardini Sirmen estis unu el la ‘fruaj adoptantoj’ de la [[arĉa kvarteto]]. Ŝi publikigis en 1769 en [[Parizo]] ‘Ses arĉaj kvartetoj’ kiam la triopo por du violonoj kaj baso daŭre estis la domina [[Ĉambra muziko|ĉambra muzikformato]].
 
La verko estis subskribita de ambaŭ, pro tio ke Maddalena en la unuaj momentoj de sia kariero estis nekonata komponistino, kaj male Ludovico havis pli establitan [[Reputacio|reputacion]]. Aliflanke, la komponaĵoj de viro verŝajne estus pli gravaj, kaj ricevus pli altan prezon de la eldonisto. Tamen, muzik-analizistoj konkludas ke la fruaj publikaĵoj kiuj aperas subskribitaj de la geedzoj, fakte estas la sola laboro de Maddalena. Nun la verkoj estas menciitaj nur sub ŝia nomo.
 
En 1769, Maddalena naskis filinon, Alessandra. Tamen, post jaro la paro disiĝis kaj Ludovico kunportis Alessandran kun si.
 
Sinjorino Sirmen daŭrigis siajn solludajn turneojn ĉiam akompanata dum siaj vojaĝoj kaj hejme de la pastro Giuseppe Terzi. Maddalena Lombardini Sirmen baldaŭ establis sian reputacion kiel unu el la plej bonaj violonistoj kaj komponistinoj. Estas konate ke ŝi ankaŭ publikigis triopojn, duetojn, kvartetojn kaj konĉertojn, sed neniu publikaĵo estis trovita post 1776.
 
Post 20 jaroj de sinsekvaj turneoj tra la plej gravaj eŭropaj scenejoj, ŝia lasta koncerta prezentado kiel violonisto okazis en Parizo en 1785. Tie ŝia tekniko estis kritikata kiel nemoderna kompare kun la novigoj enkondukitaj de [[Giovanni Battista Viotti]] (1755-1824) rilate al la klasika arĉo; verŝajne ŝi daŭre uzis la [[Baroka muziko|barokan]].
 
Kvankam la kariero de Maddalena Sirmen velkis en pli postaj jaroj, ŝi estas memorita kiel genia komponistino kaj virtuoza interpretistino de la [[18-a jarcento|18-a-jarcenta]] [[klasika muziko]].
 
== Verkoj ==