'''Ĵuraso''' estas la dua (meza) epoko de la geologia erao [[Mezozoiko]]. Tiel nomiĝas ankaŭ la ŝtonaĵ-tavolo, kiu formiĝis en tiu tempo. Ĵuraso, kiu subdividiĝas je [[Liaso]] (ankaŭ:suba Ĵuraso), [[Dogero]] (meza Ĵuraso) kaj [[Malmo (geologio)]] (supra ĵuraso), komenciĝis antaŭ ĉirkaŭ 195 milionoj kaj ĉesis antaŭ ĉirkaŭ 135 milionoj da jaroj.
==Geologio==
Dum frua Ĵuraso disrompiĝis la praa kontinentego [[Pangeo]] je la partoj [[Nordameriko]], [[Eŭrazio]] kaj [[Gondvano]]. En malfrua Ĵuraso ankaŭ Gondvano dispeciĝis.