30-a de novembro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: ĉefa misio de kosmoŝipo Mars Express estis finita
→‎Eventoj: 1939: kompletigo pri okupacio de Pollando flanke de Germanio, Slovakio, Litovio kaj Sovetunio
Linio 39:
* [[1938]]: Gvidanto de rumana naciisma [[Legiana movado (Rumanio)|Legiana movado]] [[Corneliu Zelea Codreanu]] estis survoje al malliberejo sufokita de [[ĝendarmo]]j kune kun siaj 13 kamaradoj kaj enterigita arbare - precize du jarojn poste, post abdiko de la reĝo [[Karolo la 2-a (Rumanio)|Karolo la 2-a]] kaj transpreno de regopovo flanke de la armeo, okazis en [[Bukareŝto]] ilia solena [[funebro|funebra]] ceremonio
* [[Dua Mondmilito]]
** [[1939]]: [[Germana okupado de Pollando]]: germanaj regopovoj en [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] konstatis ke ĝis tiu ĉi tago oni [[deportado|deportis]] al [[trudlaboro]] el 4 distriktoj en [[Tria Regno]] 32 580 polojn, kaj en [[agrikulturo]] laboris tie ĉirkaŭ 250 mil [[poloj|polaj]] [[militkaptito]]j; en ĜG nombro de [[senlaboreco|senlaboruloj]] estis 273 294, en tio 63 470 virinoj; germanoj forpelis pli ol 1000 polajn familiojn de [[Inowrocław]]; [[Militkrimo]]j: laŭ [[Varsovio|varsovia]] gazeto [[germanoj]] ekzekutis 53 [[judoj]]n arestitajn la 13-an de novembro; ĝendarmoj pafmortigis 10 personojn de [[malliberejo]] en [[Tarnów]]; en [[arbaro]] ĉe Łąck, apud [[Gostynin]], en amasa ekzekuto pereis interalie Andrzej Czapski, parlamentano; [[Ruĝa Armeo]] atakis [[Finnlando]]n - [[Vintra milito]] komenciĝis; [[Władysław Raczkiewicz]] nome de la [[pola ekzila registaro]] dekretis pri malvalideco de la [[leĝo (jura)|leĝaj]] aktoj eldonitaj de [[okupado|okupaciaj]] regopovoj de Germanio, Slovakio, Litovio kaj Sovetunio, kaj ankaŭ dekretis pri respondeco de [[oficiro]]j dum la [[invado en Pollandon]] kreante Armean [[Tribunalo]]n, kies prezidanto iĝis generalo [[Józef Haller]]; [[Angers]]: generalo [[Władysław Sikorski]] responde al ĉefministro generalo Felicjan Sławoj Składkowski kaj ministro pri armeaj aferoj generalo Tadeusz Kasprzycki rifuzis aktivan soldatservon; [[Zuriko]]: Marta Czernigiewicz, reveninta de [[Silezio]] raportis interalie pri [[Katowice]], kie en ĉiuj loĝejoj okazis revizioj, en la malplenaj ekloĝis germanoj, [[aresto]]j okazas ĉiutage nokte kaj homoj [[malaperigo|pereas senspure]], ĉiuj polaj kaj judaj [[vendejo]]j estas detruataj
** [[1940]]: En ĜG estis 910 [[ukrainoj|ukrainaj]] [[elementa lernejo|elementaj lernejoj]] kun 91 411 lernantoj kaj 1398 instruistoj; [[Hungario|Hungara]] registaro retirigis rekonon al pola [[parlamento|parlamentano]] en [[Budapeŝto]]; registaro de [[Ĉiang Kai-ŝek]] ricevis laŭvican usonan prunton (50 milionoj da [[usona dolaro|usonaj dolaroj]]); [[Luftwaffe]] atakis [[Southampton]] (komencita dutaga atako)
** [[1941]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] pafmortigis en Brzeziny 10 polojn akuzitaj pri [[sabotado]], [[kontrabando]] kaj senpermesa trairo de [[landlimo]] kun ĜG; [[Porajmos]]: en [[Lodza geto]] novembre mortis 213 [[ciganoj]]; [[Pola Rezistomovado]]: unuapaĝe de [[konspiro|konspira]] "Barykady Wolności" (Barikadoj de Libereco) aperis [[slogano]] ''Ni ĉiuj estas [[soldato]]j sur fronto de civila [[batalo]]''; ĉi-tage oni sendis de [[Usono]] al nomoj de [[poloj]] en [[Sovetunio]] 108 [[kesto]]jn kun [[vesto]]j; Supera Komandanto kaj [[pola ekzila registaro|ĉefministro en ekzilo]] generalo [[Władysław Sikorski]] alflugis al [[Samara (urbo)|Kujbiŝev]] por kontrolo de formiĝantaj tie [[Pola Armeo en Sovetunio|polaj taĉmentoj]]; [[Latvio]]: likvido de la [[geto]] de [[Rigo]] komenciĝis