Ludmila de Bohemio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 46:
[[Dosiero:Escape of Saint Ludmila.jpg|thumb|Sankta Ludmila estas forveturanta el Prago al Tetín, [[Biblio de Velislav]], ĉirkaŭ la jaro 1340]]
La konflikto inter ambaŭ virinoj verŝajne koneksis kun evoluo de la internacia situacio, kiam la potenco transŝoviĝis el la bavaria duklando al [[Saksio]]. En la jaro 921 [[Listo de bavariaj regantoj|bavaria duko]] [[Arnulf de Bavario|Arnulf]] agnoskis la orientfrankan reĝan titolon de [[Henriko la Birdisto]] kaj per tio li ankaŭ fakte agnoskis la transŝovon de potenco en Saksion. Bohemio, kiu ĝis tiu tempo staris en la flanko de [[Bavario]], kun maltrankviĝo observis la agreseman politikon rilate al serboj en nordokcidento, devis decidiĝi, kian politikon plu observi.
 
Estas verŝajne, ke [[Drahomíra ze Stodor]] prefere aktiviĝis por kunlaborado kun Saksio eĉ spite al risko de limigo de la relative sendependa posteno de Bohemio, Ludmila verŝajne kredis en plua orientado al [[Bavario]], eĉ kiam malplifortigita. Laŭ historiisto [[Dušan Třeštík]] devis persvadi Ludmilon pastro [[Pavel (pastro)|Pavel]], por ke ŝi realigu subiĝon de Bohemio per alianco de la bavaria duko Arnulf kaj orientfranka reĝo Henriko la 1-a.<ref>Třeštík (2006), p. 369</ref> La politika konflikto estis laŭ la legendo [[Fuit in provincia Boemorum]] kompletigita per murdo de Ludmila la 15-an de septembro 921 en burgejo [[Tetín (burgejo)|Tetín]]. (Aŭ la 16-an de septembro – festata ŝia festotago, la unuaj mencioj en kalendaro de episkopo de Olomouc, [[Jindřich Zdík]] el la jaro 1137.) Historiistoj indikas, ke Ludmila estis sufokigita (laŭ la legendo per propra vualo; klopodo pri tio, por ke ŝi ne estu kanonigita kaj ne estu verŝita ŝia sango per glavo) de [[Tunna kaj Gommon]] (kies nomojn indikas [[legendo de Kristián]]<ref>Třeštík 2006, p. 148</ref>), verŝajne [[varengoj]]. Ili uzis al sia krimo koltukon, kiu pli poste fariĝis simbolo de sankta Ludmila.
 
== Honorigo ==