Sankta Ludmila: Malsamoj inter versioj

2 252 bitokojn aldonis ,  antaŭ 10 monatoj
sen resumo de redaktoj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
La konflikto inter ambaŭ virinoj verŝajne koneksis kun evoluo de la internacia situacio, kiam la potenco transŝoviĝis el la bavaria duklando al [[Saksio]]. En la jaro 921 [[Listo de bavariaj regantoj|bavaria duko]] [[Arnulf de Bavario|Arnulf]] agnoskis la orientfrankan reĝan titolon de [[Henriko la Birdisto]] kaj per tio li ankaŭ fakte agnoskis la transŝovon de potenco en Saksion. Bohemio, kiu ĝis tiu tempo staris en la flanko de [[Bavario]], kun maltrankviĝo observis la agreseman politikon rilate al serboj en nordokcidento, devis decidiĝi, kian politikon plu observi.
 
Estas verŝajne, ke [[Drahomíra ze Stodor]] prefere aktiviĝis por kunlaborado kun Saksio eĉ spite al risko de limigo de la relative sendependa posteno de Bohemio, Ludmila verŝajne kredis en plua orientado al [[Bavario]], eĉ kiam malplifortigita. Laŭ historiisto [[Dušan Třeštík]] devis persvadi Ludmilon pastro [[Pavel (pastro)|Pavel]], por ke ŝi realigu subiĝon de Bohemio per alianco de la bavaria duko Arnulf kaj orientfranka reĝo Henriko la 1-a.<ref>Třeštík (2006), p. 369</ref> La politika konflikto estis laŭ la legendo [[Fuit in provincia Boemorum]] kompletigita per murdo de Ludmila la 15-an de septembro 921 en burgejo [[Tetín (burgejo)|Tetín]]. (Aŭ la 16-an de septembro – festata ŝia festotago, la unuaj mencioj en kalendaro de episkopo de Olomouc, [[Jindřich Zdík]] el la jaro 1137.) Historiistoj indikas, ke Ludmila estis sufokigita (laŭ la legendo per propra vualo; klopodo pri tio, por ke ŝi ne estu kanonigitakanonizita kaj ne estu verŝita ŝia sango per glavo) de [[Tunna kaj Gommon]] (kies nomojn indikas [[legendo de Kristián]]<ref>Třeštík 2006, p. 148</ref>), verŝajne [[varengoj]]. Ili uzis al sia krimo koltukon, kiu pli poste fariĝis simbolo de sankta Ludmila.
 
== Honorigo ==
{{informkesto sanktulo}}
[[Drahomíra ze Stodor|Drahomíra]] poste super la loko de la morto de Ludmila konstruis templon de [[sankta Miĥaelo]] (laŭ la legendoj tial, por ke mirakloj, kiuj post ŝia morto sur la loko de la morto okazis, ne estu kalkulataj al Ludmila, sed al sanktulo, al kiu la templo estis inicita). En la jaero 925<ref name="TrestikovaDatace" /> la juna princo [[Sankta Venceslao|Venceslao]] lasis transporti ŝiajn korprestaĵojn el tetín ĝis Prago, en [[Baziliko de sankta Georgo|preĝejon de sankta Georgo]] proksime de la princa sidejo.
 
En la jaro 1142, dum alikonstruo de la sanktageorga preĝejo, la praga episkopo [[Ota (praga episkopo)|Ota]] ne permesis movi kun ŝiaj korprestaĵoj sen konsento de papo. Tiu ĉi informo demonstras la signifon kaj disvastigecon de ŝia kulto en la [[12-a jarcento]]. En la jaro 1143 aŭ 1144 tiama papa legato en Bohemio kaj Moravio, kardinalo ''Guido de Castello'' (pli posta papo [[Celesteno la 2-a]]), konfirmis la honoron al sankta Ludmila kaj tiuj ĉi jaroj estas tiel prenataj kiel oficialaj jaroj de ŝia [[kanonizo]].<ref>http://catholica.cz/?id=4557</ref><ref>https://zena-in.cz/clanek/ludmila-prvni-ceska-svata</ref>
 
== En literaturo ==
* [[Legendo de Kristián]] (''Legenda Christiani. Vita et passio sancti Wenceslai et sancte Ludmile ave eius.'')
* [[Crescente fide]] ''Passio s. Venceszlai incipiens verbis Crescente fide christiana.''
* [[Fuit in provincia Boemorum|Sufero de Ludmila Martirino – Fuit in Provincia Bohemorum]]
* [[Legendo de Gumpold]]
* [[Factum est]]
 
==Referencoj==
<references/>
 
== Rilataj artikoloj ==
* [[Preĝejo de sankta Ludmila]]
* [[Ludmila]] – virina persona nomo
 
== Eksteraj ligiloj ==
* {{Commonscat linio}}
 
* [http://www.e-stredovek.cz/view.php?nazevclanku=zeny-ve-stinu-premyslovcu-–-dil-1-br-posledni-noc-knezny-ludmily&cisloclanku=2006070106 Poslední noc kněžny Ludmily]
* [http://cody.eldar.cz/knihovna/hrobnik_svludmila.htm Pavel Jansa: Svatá Ludmila a její doba]
* [https://web.archive.org/web/20080304094557/http://pleione.asu.cas.cz/~slechta/legendy/filiace.html Filiace (přehled některých svatováclavských a svatoludmilských legend ]
* [http://kramerius.mzk.cz/search/handle/uuid:71df2190-9e9c-11e0-b8ae-0050569d679d Kadlinský, Felix: Žiwot Swaté Lidmili, 1702.]
 
{{DEFAULTSORT:Ludmila, Svatá}}