Centra nerva sistemo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''centra nerva sistemo''' (mallonge CNS, kompare [[angle]] ''central nervous system'') estas parto de la [[nerva sistemo]]. La diferencigo inter centra kaj [[periferia nerva sistemo]] fakte estas arbitra - laŭ funkciado ambaŭ partoj de la nervonerva sistemo intense interplektiĝas.
 
==Priskribo==
Linio 8:
* ''reguligo'' de ĉiuj enorganismaj nervaj komunikadoj inter la organismaj subsistemoj aŭ organoj, inkluzive de la [[glando]]j kaj do la reguligo de [[hormono]]j.
 
Ĉiuj kompleksaj, kiel tuto moviĝantaj vivaĵoj bezonas nervan sistemon kun tiuj funkcioj. Facilas konsideri ĝin reguliga sistemo, sed tio fakte ne ĝustas: la centra nerva sistemo ''mem'' ne reguligas, sed pro sia centra pozicio nur ''kontribuas'' - krom la enorgana memregulado - al reguliga vivteno de la organisma funkcio rilate al gravaj kondiĉoj de la organisma ĉirkaŭaĵo.
 
La centra nerva sistemo en tio ĉiam "peras" en du direktojn: kiel centra integriga, kunordiga kaj reguliga organo ĝi ne nur prilaboras signalojn de ekster la organismo, sed ankaŭ tiujn de en la organismo. Bestoj tial ne nur pro kondiĉoj el la ĉirkaŭaĵo instigiĝas al agoj, sed ankaŭ mem ekagas. Tiaj ekagoj ankaŭ povas okazi dum ripozado aŭ dormado, nome tiam kiam internaj nervaj signaloj signife plifortiĝas - ĉe homoj tio okazas ekzemple dum forta sonĝado. La korpaj rezultoj kiel plifortiĝo de la muskola tensio, ŝvito aŭ plirapidiĝo de la korbatoj povas siaflanke kaŭzi vekiĝon.
 
[[Dosiero:Central nervous system.svg|thumb|180px|<center>superrigardo pri la homa centra nerva sistemo NS (2), konsistanta el [[cerbo]] (1) kaj [[mjelo]] (3)]]
Linio 16:
 
== La centra nerva sistemo de [[vertebruloj]] ==
Ĉe [[homo]] kaj aliaj [[vertebruloj]] la centra nerva sistemo konsistas el la [[cerbo]] kaj la [[mjelo]] - kontraste ekzistas la [[periferia nerva sistemo]], kiu parte konsistas el aksonoj de neŭronoj de la centra nerva sistemo. Funkcie oni diferencigas inter motoraj fibroj, kiuj transportas signalojn de la cerbo al la muskoloj, sentaj fibroj kiuj transportas signalojn el la korpa periferio al la cerbo kaj fibroj de la vegetativa aŭ [[aŭtonoma nerva sistemo]].
 
La centra nerva sistemo konsistas el "griza substanco" (latine ''substantia grisea'') kaj "blanka substanco" (''substantia alba''). La griza substanco en la cerbo situas ekstere, malcentre, en la mjelo interne, centre. Ambaŭ partoj en tranĉaĵo de la cerbo aŭ mjelo videblas sen plia helpo pro la nomdona diferenco je koloro. La griza substanco plejparte konsistas el neŭronaj ĉelkorpoj ("perikarioj"), la blanka plejparte el ties daŭrigoj, la "aksonoj". Tamen en la blanka substanco ankaŭ situas grupiĝoj de neŭronoj nomataj "nukleoj". La pli grandaj tiuspecaj grupiĝoj ankaŭ en tranĉoj videblas pro pli griza koloro ene de blankeca ĉirkaŭaĵo.
 
== Aliaj bestoj ==
La ventraj partoj de la "ŝtupara nervosistemo", serio de interplektitaj paroj de ganglioj, en [[insektoj]] povus konsideriĝi kompareblaj al la dorsaj, centraj nervostrukturoj de la vertebruloj. Tian hipotezon jam en [[1875]] vortumis la zoologo ''[[Felix Anton Dohrn'']].
 
==Vidu ankaŭ==