Julia Peresild: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Mi tute ne konas la rusan: rusparolantaj vikipediistoj ne hezitu korekti mian esperantigon de la propraj nomoj kaj filmaj titoloj!
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:39, 2 dec. 2021

Julia SERGEEVNA PERESILD (ruse Юлия Сергеевна Пересильд ; naskiĝis la  5-an de septembro 1984(nun 1984-09-05)) estas rusa teatra kaj filma aktorino[1] . Ŝi estas la unua profesia aktorino iĝanta kosmonaŭto post sia kosmoflugo al la IKŜ en oktobro 2021[2].

Julia Peresild
Persona informo
Юлия Сергеевна Пересильд
Naskiĝo 5-an de septembro 1984 (1984-09-05) (39-jaraĝa)
en Pskovo
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco RusioSovetunio vd
Alma mater Rusa Akademio de Teatraj Artoj vd
Familio
Amkunulo Alexei Uchitel vd
Infanoj Anna Peresild vd
Profesio
Okupo teatra aktoro • aktoro vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva dum 2003– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frua vivo

Peresild naskiĝis en Pskovo, rusa SFSR, Sovetunio. Ŝia patro estis ikonpentristo kaj patrino vartisto. Ŝia familia nomo devenas de ŝiaj estonaj patraj prageavoj, kiuj estis deportitaj al Rusio[3]. Ekde infanaĝo ŝi revis fariĝi aktorino. De la tria klaso, ŝi partoprenis en lerneja arta amatora prezentado, kantis, kaj ĉefrolis en lernejaj teatraĵoj. En la aĝo de dek unu, ŝi partoprenis en la konkurso de junaj talentoj "La Matenstelo". En 2001, ŝi diplomiĝis ĉe mezlernejo n-ro 24 en Pskovo.

Post la lernejo, ŝi eniris la Fakultaton de Rusa Filologio de la Pskova Ŝtata Pedagogia Instituto, sed studinte nur unu jaron, ŝi iris al Moskvo kaj eniris teatran kolegion. En 2006, ŝi diplomiĝis ĉe la aktorfako de la reĝisora ​​sekcio de la Rusa Akademio de Teatraj Artoj.

Kariero

Ekde 2007, kiel invitita aktorino, Peresild partoprenis en la teatraĵoj de la Ŝtata Teatro de Nacioj.

Ŝia aktoraddebuto estis la rolo de Natasha Kublakova en la televidserio Lando (2003), reĝisorita de Aleksandro Baranov. Ŝia unua granda laboro en filmo estis la rolo de Olya Rodyashina en la dramfilmo La Ponto (2006) reĝisorita fare de Eljor Iŝmukhamedov, kaj Prizonulo (2008) reĝisorita de Alexei Uchitel. Tamen, ŝiaj verej trarompaj roloj inkludis la ĉefrolon de Sofio en la dramo La limo (2010) reĝisorita fare de Aleksej Uŝitel, la televidserion Santa Lucia (2012), kaj la mistikan trileron Sonnentau (2012)[4]. Peresild iĝis konata post ludado de apogaj roloj en En la Nebulo (2012) reĝisorita de Sergej Loznitsa, kaj ŝi ludis la rolon de la sovetia kaŝpafisto Ljudmila Pavliŝenko en la biografia militfilmo Batalo por Sebastopolo en 2015[5].

Peresild nuntempe laboras kun la teatro "Lernejo de Moderna Ludo" kaj la Malaja Bronnaya teatra firmao kun Jevgeni Mironov.

Ŝi estis elektita kiel membro de la skipo de Soyuz MS-19, kiu lanĉiĝis la 5an de oktobro 2021, por la filmado de La Defio (ruse: Вызов) kun Klim Ŝipenko. La 17an de oktobro, ŝi revenis al la Tero surŝipe de Sojuz MS-18[6].

Privata vivo

Peresild estas edziniĝinta al rusa kinoreĝisoro Alexej Uĉitel kaj estas patrino de du filinoj, Anna (naskiĝinta en 2009) kaj Maria (naskiĝinta en 2012)[7]. Ŝi estas fondmembro de la bonfara fonduso Galŝonok ( ruse: Галчонок), kiu funkcias por disponigi terapion por infanoj trafitaj de organikaj cerbaj malsanoj.

Premioj

  • Prezidanto de la premio de Rusio por junaj artistoj (2013)[8]
  • Blanka Elefanto-Premio por la plej bona aktorino en apoga rolo (en La Limo, 2010)
  • Ora Aglo-premio por la plej bona aktorino en apoga rolo (en La Limo, 2010)
  • Crystal Turandot-Premio por la plej bona virinrolo (en La Varsovia Melodio teatraĵo enscenigita en Moskva Drama Teatro, 2010)
  • Plej bona aktorino-premio ĉe unua BRICS Filmfestivalo (2015)
 
Peresild ĉe la premioceremonio de la Prezidanto de la Rusa Federacio 2012 (2013)

Referencoj

Eksteraj ligiloj