Nederlanda kuirarto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
[[Dosiero:Hutspot met stooflap op bord.JPG|eta|Miksopoto el karotoj, cepoj kaj terpomoj kun stufita viando]]
[[Dosiero:Boerenkool stamppot.jpg|eta|Miksopoto el [[sabeliko]], terpomoj kaj larderoj kun [[fumaĵita kolbaso]]]]
"Simpla, sed nutra". Tio verŝajne estas la plej uzata karakterizo de la '''Nederlanda kuirarto'''. En multaj okazoj tio estas vera. La nederlanda kuirarto estas de origino simpla kun multaj "unupot"-manĝaĵoj, aŭ pli bone dirite miksopotoj. Tio estas logika, ĉar en antaŭaj tempoj oni ne havis kvarbekajn gaskuirilojn, ĉion oni devis kuiri en la sama kuirpoto, kaj oni uzis malmulte da specialaj ingrediencoj kaj spicoj. Tiuj ja ne kreskis en Nederlando kaj oni manĝis ordinare tion kion oni rikoltis de la kampo.
 
Por laboreganta popolo en lando kie ofte estas malvarme, la manĝaĵo krome devas esti nutra. Do firma nutraĵo. [[terpomo| Terpomoj]], [[legomo|legomoj]] kaj sufiĉe granda peco da [[viando]]. Miksopoto kun [[kolbaso]], [[ruĝa beto|ruĝaj betoj]] kun [[eskalopo]] de [[lardo]], [[pizosupo]] kun fumaĵita kolbaso, [[Kampa pizo|kampaj pizoj]] aŭ [[Bruna fazeolo|brunaj fazeoloj]] kun lardo, [[saŭrkraŭto]] kun fumaĵita kolbaso kaj tiel ni povas daŭrigi dum iom da tempo. Unu ingredienco ludas gravan rolon en tio: la [[terpomo]]. Ĉiam terpomoj?
 
La manĝado de terpomoj estas tipe nederlanda. Sed ne ĉiam estis tiel. Ĝi estas de origino [[Ameriko|amerika]] keskaĵo.