Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎"partikulara": nova sekcio
Linio 598:
 
Fakte, la raporto iom troigas, ĉar la ĉiam-kursivan sistemon uzas bakteriologoj kaj kelkaj aliaj mikrobiologoj aŭ mikologoj. Sed ĝi kontraŭas la universalan praktikon de fakaj verkoj pri botaniko kaj zoologio, kaj en zoologio ankaŭ la eksplican rekomendon de la [[Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo]]. Mi rimarkas krome, ke se scienca nomo estas konsiderata kiel fremda vorto, ĝi estas fremda propra nomo, kiujn oni kutime ''ne'' kursivigas. (Fakte mi dubas, ĉu oni devas entute konsideri ilin fremdaj vortoj; ili kondutas en frazo pli simile al formulo, kiel matematikaj aŭ kemiaj formuloj, kiu nur interne havas la gramatikan formon de latina vorto aŭ frazero). [[Uzanto:Arbarulo|Arbarulo]] ([[Uzanto-Diskuto:Arbarulo|diskuto]]) 16:11, 20 okt. 2021 (UTC)
 
== "partikulara" ==
 
Kaptis mian atenton amasa uzo de la malofta adjektivo "partikulara" (aŭ adverbo: "partikulare") en la Esperanta Vikipedio. Ĉu tio estas konscia provo enkonduki la vorton en la komunann lingvon kun sencoj kiel ''aparta, precipa; specifa, individua'' aŭ eble ''propra, difinita'', ktp? Ĝi estis tradicie uzata preskaŭ nur pri politika ideologio, kiu emfazas propran karakteron landan aŭ lokan kaj evitadon de simileco aŭ komunaj trajtoj.kun najbaroj. Ĉiuj tekstoj, kie mi vidis la vorton estis verkitaj de [[Uzanto:Kani|kani]], sed verŝajne tiuj vort-aperoj ne reprezentas la tutan Vikipedion. La vortoj ŝajnis al mi ĉie pli bone kaj trafe anstataŭigeblaj per alia vorto, ie-tie eĉ tute forigindaj. Ĉu Vikipedio estas kreanta sian "partikularan" dialekton, eble imitante diversajn uzojn alilingvajn? Tio ŝajnas al mi neniom bezonata evoluo. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 14:58, 11 dec. 2021 (UTC)