Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 601:
== "partikulara" ==
 
Kaptis mian atenton amasa uzo de la malofta adjektivo "partikulara" (aŭ adverbo: "partikulare") en la Esperanta Vikipedio. Ĉu tio estas konscia provo enkonduki la vorton en la komunann lingvon kun sencoj kiel ''aparta, precipa; specifa, individua'' aŭ eble ''propra, difinita'', ktp? Ĝi estis tradicie uzata preskaŭ nur pri politika ideologio (''partikularismo''), kiu emfazas propran karakteron landan aŭ lokan kaj evitadon de simileco aŭ komunaj trajtoj.kun najbaroj. Ĉiuj tekstoj, kie mi vidis la vorton estis verkitaj de [[Uzanto:Kani|kani]], sed verŝajne tiuj vort-aperoj ne reprezentas la tutan Vikipedion. La vortoj ŝajnis al mi ĉie pli bone kaj trafe anstataŭigeblaj per alia vorto, ie-tie eĉ tute forigindaj. Ĉu Vikipedio estas kreanta sian "partikularan" dialekton, eble imitante diversajn uzojn alilingvajn? Tio ŝajnas al mi neniom bezonata evoluo. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 14:58, 11 dec. 2021 (UTC)
:Jen kion diras PIV 2020 pri tiu vorto:
* '''partikular/a'''. Karakterizanta homon, sekton, partion, popolon, kiu flegas k emfazas ĉion, kio apartigas ĝin disde la najbara, prefere al tio, kio estas komuna al ambaŭ.
Linio 608:
 
--[[Uzanto:Dominik|Dominik]] ([[Uzanto-Diskuto:Dominik|diskuto]]) 15:08, 11 dec. 2021 (UTC)
::Jes, la difino en PIV pli-malpli bone priskribas la uzon de ''partikulara'', kaj oni povas diskuti, ĉu ĝi estas bezonata por priskribi ion ajn. En Vikipedio mi trovas, ekzemple, ĉi tiajn frazojn:
 
::* Formo partikulare populara en Eŭropo kaj Ameriko estas kamparkado, nome pafarkado al celoj
::* Lineo verkas ian taglibron, en kiu li notas renkontojn kun bestoj (partikulare birdoj), plantoj (partikulare floroj) kaj homoj (partikulare sameoj).
::* la lingvistiko studas ... la kondiĉojn kiuj ebligas la komprenon kaj la komunikadon pere de naturaj aŭ konstruitaj lingvoj (partikulare en la genera fokuso).
::* La albatrosoj partikulare estis celo de nombraj kulturaj konsideroj.
::* nuntempaj pandemioj pli kaj pli rilatas al perdo de biodiverseco kaj partikulare pro senarbarigo kaj intensiva brutobredado
 
::Mi ne vidas, kiel tia uzo rilatas al la PIVa difino. Se la vorto estus uzata nur en kelkaj paĝoj, mi povus mem redakti la frazojn, sed ĉi tia amaso estas troo. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 15:50, 11 dec. 2021 (UTC)