Recep Tayyip Erdoğan: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Zemxer (diskuto | kontribuoj)
lia edzino
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
Erdoğan kaŭzis internacian indignon en 2016, kiam li komencis proceduron kontraŭ [[Jan Böhmermann]], kiu antaŭe insultis Erdoğan en satira poemo.
 
=== Junaĝo ===
Erdoğan naskiĝis en istanbula urboparto [[Beyoğlu]] en familio de oficisto de ĉeborda limgardistaro. Post lia naskiĝo la familio iris al orienta provinco [[Rize]] kaj revenis al la grandurbo nur kiam Erdoğan estis 13-jaraĝa. Kiel adoleskanto Recep vendis limonadon kaj bulkojn en urbaj stratoj. En 1965 li finis bazlernejon kaj en 1973 — religian liceon.
 
En junaĝo Recep Erdoğan bonu ludis futbalon, estis duonprofesia ludanto de la loka klubo. Lin volis inviti klubo [[Fenerbahçe Spor Kulübü|„Fenerbahçe“]], sed la patro ne permesis tion<ref>[http://siyaset.milliyet.com.tr/fenerbahce-erdogan-i-transfer-etmek-istemis/siyaset/siyasetdetay/01.04.2013/1687933/default.htm Fenerbahçe Erdoğan'ı transfer etmek istemiş]</ref>. La stadiono, kie ludas lia iama klubo „Kasımpaşa“, portas nun nomon de Recep Erdoğan.
 
Li laboris en transportaj instancoj ĝis 1980, samtempe partoprenante politikan vivon en Nacisava partio. Post la militista renverso en 1980 ĉiuj politikaj partioj estis malpermesitaj. Kiam lia ĉefo ordonis al li forrazi la lipharojn, li rifuzis — kaj estis eksigita de la urba transporta konsilio<ref>http://news.bbc.co.uk/hi/russian/news/newsid_2398000/2398025.stm</ref>. Lipharoj kaj ilia aranĝo estas en Turkio grava simbolo de religiaj kaj politikaj vidpunktoj.
 
Dum iom da tempo Erdoğan laboris en privataj firmaoj kaj finis en 1981 ekonomian fakultaton de la [[Universitato Marmara]].
 
== Referencoj ==
{{referencoj}}
{{projektoj|n=Kategorio:Recep Tayyip Erdoğan}}
{{ĝermo|turko|politikisto}}