Richard D. Volkmann: Malsamoj inter versioj

9 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 monatoj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
 
Estante dua filo inter kvin de la lernejestro [[Diederich Volkmann]] li frekventis la naskiĝurban gimnazion [[Landesschule Pforta]] antaŭ estiĝi flagojunkro en la 3-a Turingia infanteriregimento nr. 71 en Sondershausen. Tie li nomumitis en la 20.11.1890 leŭtenanto. En aprilo 1894 li aniĝis al la Imperiestra protektotaĉmento por Germana Sudokcidenta Afriko. Tuj post alveno en Afriko li partprenis la kampanjon kontraŭ [[Hendrik Witbooi]], la sturmpreno de [[Naukluft-montaro]] kaj la sekvajn batal(et)ojn. Fine de 1894 Volkmann iĝis distriktestro de [[Omaruru]]. Inter liaj taskoj estis ankaŭ la protektado de germanaj farmistoj kaj la landa esplorado. En 1898 li promociiĝis je supera leŭtenanteco kaj senditis kiel kompaniĉefo al [[Keetmanshoop]], antaŭ deĵoro (inter 1899 kaj 1904) kiel disktriktestro de [[Grootfontein]]. Disde ĉi-tie li organizis plurajn kaj longdaŭrajn ekzpediciojn almonte de [[Okavango]]-rivero ĝis [[Caprivi-streko]].
 
En novembro 1903 li gvidis, post murdo de pluraj eŭropaj komercistoj kaj misiistoj, disde Grootfontein punekspedicion je la landlimo de [[Angolo|Portugala Angolo]] dum kiu iĝis sangaj malamikaj interpuŝiĝoj kun lokuloj. En 1904 Volkmann partoprenis [[Germana genocido de hereroj kaj namoj|genocidajn agojn kontraŭ la hereroj]], la batalon de ĉe [[Waterberg]] kaj la persekutojn de kaj hereroj ĝis la [[Omaheke]]-pejzaĝo. En 1905 Volkann iĝis kapitano de la Imperiestra protektadtrupo sed en 1906 li ekfamiĝis en tuta Germanujo: ĉar tiam li, post multsemajnan persekutadon, kaptis la ĉefo de Bethanie [[Cornelius Fredericks]] kun liaj tribanoj. Pro tio ricevis Volkmann personan gratultelegramon de imperiestro [[Vilhelmo la 2-a (Germana Regno)|Vilhelmo la 2-a]]. Krome li invititis al la [[Urba kastelo de Berlino]].
 
Post 12 jaroj da servoj ĉe la truparo protekta li adiaŭitis en 1906 kaj iĝis en 1907 estro de la berlina societo ''Lüderitzbucht-Gesellschaft''. Baldaŭ post reveno patrujen li nuptis en la 28.7.1906 en la Malnova garnizona kirko de Berlino Alice Teltscher, filino de la iama [[aŭstrio-Hungario|aŭstrihungaria]] konsulo en [[Porto Alegre]], Edmund Teltscher. Unu jaron poste naskiĝis la filoj Edmund (1907–1995) kaj Richard (1907–1965).
 
Ĉe eksplodo de la [[Unua mondmilito]] Volkmann vokitis armeen kiel rezerva majoro. Ĉe la 12-a rezervodivizio li unue troviĝis ĉe la uesta fronto antaŭ irado en 1916 kiel remparkomandanto al [[Bukareŝto]]. Post la [[armistico]] de [[Compiègne]] 1918 li gvidis la oficirojn kaj virarojn de la Imperiestra komandejo dum kvarsemajna marŝado reen al [[Germanujo]] pri kio aperis libreto kun la titolo ''Reiseabenteuer des Bataillon Volkmann''. Ankaŭ por Volkmann la fino de monarkio ne facilis. ''Lüderitzbucht-societo'' malaperis nek [[Reichswehr]] plu bezonis tiom multaj da soldatoj. Por Volkmann profesia novstartigo apenaŭ eblis kaj li laboris kiel konsilisto por diversaj firmaoj en Berlino.
 
== Honoroj==
50 676

redaktoj