Kandombleo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Schuetzm (diskuto | kontribuoj)
Schuetzm (diskuto | kontribuoj)
→‎Kredo: gast-dioj
Linio 38:
 
Kandombleo nur retenis iuj el la centoj da gedioj alpreĝitaj en Afriko. Surface, la gedioj de la diversaj nacioj tre similas unu-la-alian, t.e. multaj Oriŝaoj, Vodunoj kaj Inkicoj kompareblas, sed reale, ili povas esti tre malsimilaj.
 
Aliflanke, gedioj de unu nacio povas esti kultataj kiel "gastoj" en domoj kaj ceremonioj de alia domo, krom ties propraj. Iuj nacioj donas novajn nomojn al gast-dioj, aliaj retenas la nomon uzatan en la devena nacio.
 
La ''Oriŝaoj'' havas proprajn personecon, povojn kaj ritualajn preferojn kaj estas rilatataj al specifaj [[naturaj fenomenoj]] (nocio simila al la ''Kami'' de la japana [[Ŝintoismo]]). Ĉiu persono ricevas Oriŝa-[[patrono]]n ĉe sia nasko, kiu estas elektata de ''Babalorixá'' (pastro). Dum Kandomble-ritualoj, iuj Oriŝaoj reprezentatas far iniciitaj personoj; por aliaj, tio malkutimas, sed ili estas kultataj ekz. per [[arbo]] aŭ iu simila. Iuj aliaj Oriŝaoj, nomataj ''Funfun'' (blanka) kaj laŭkrede partoprenis la kreadon de la mondo, ankaŭ ne enkorpumatas.