Karaima lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 10:
</table>
 
La '''Karaima lingvo''' (laŭ la dialekto de Krimeo: ''къарай тили'', laŭ tiu de [[Trakai]]: ''karaj tili'') estas [[Tjurka lingvaro|tjurka lingvo]] kun [[Hebrea lingvo|hebreaj]] influoj, simile al la [[jida lingvo|jida]] aŭ [[Ladina lingvo|Ladina]] lingvoj ankaŭ tradicie parolataj de judoj. Ĝin parolas la [[karaimoj]] - etne [[tjurkaj popoloj|tjurkaj]] anoj de [[karaima judismo]] sur la [[Krimeo|krimea duoninsulo]], en [[Litovio]] kaj okcidenta [[Ukrainio]]. Nuntempe restas nur proksimume 1000 aktivaj parolantoj. La tri ĉefaj dialektoj estas tiu de [[Krimeo]], [[Trakai]] kaj [[Haliĉ]]. En Krimeo la lingvo skribiĝas per cirilaj literoj, dum en Trakai uziĝas variajovariaĵo de la latina alfabeto.
 
La litova dialekto de la karaima lingvo paroliĝas precipe en la urbo de [[Trakai]]. Dum parto de la mezepoko Trakai estis la ĉefurbo de Litovio, kaj krimeaj karaimoj estis dungitaj ĉi-tie fare de la litova grandduko [[Vytautas]] dum la jaroj [[1397]] kaj [[1398]] por defendi la granddukan kastelon. Estas ŝanco ke la lingvo pretervivos en Trakai pro oficiala subteno de la litovaj instancoj, kaj pro la turisma altiro de la karaima kvartalo. Intertempe en Trakai ekzistas muzeo pri la karaima komunumo kaj pluraj karaimaj restoracioj. La lokaj karaimoj estas gravaj partoprenantoj de mezepokaj festoj de la urbo, kaj multaj diras ke la nova blazono de la urbo bildigas karaimon.