Flago de Misisipio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
La '''flago de [[Misisipio]]''', ([[subŝtato]] en [[Usono]]) revivigis la [[konfederaj flagoj|unuan flagon]] kaj la [[Konfederaj flagoj#La Milita flago|milit-flagon]] de la [[Konfederaciitaj ŝtatoj de Usono]]. Ĝi estis adoptita en [[1894]]. Temas pri la ununura flago [[flagoj de Usono|subŝtata]] de [[Usono]] kiu enhavis la milit-flagon de la Konfederacio. Kiam Misisipio disiĝis de la [[Usono|unuiĝo]] la [[9an de januaro]] [[1861]], kiel simbolo de sendependeco, la flago ''Bonnie Blue'' (unu sola stelo blanka sur blua fono) estis hisita en la Kapitolio de Misisipio en [[Jackson (Misisipio)|Jackson]]. Ĉi tiu flago estis origine uzita en la ribeliĝo de [[Okcidenta Florido]] de [[1810]].
 
La [[26an de januaro]] 2021 Misisipio adoptis oficiale novan flagon, kiu inkluzivis la flagon ''Bonnie Blue'' en la supera maldekstra angulo (kantono) kaj [[magnolio]]-floro en ĝia centra parto. La pasintan 3-an de novembro 2020, koincide kun la prezidenta balotado en Usono, okazis referendumo en la ŝtato Misisipio por decidi pri la proponita nova flago de tiu ŝtato. La 69% el voĉdonoj akceptis la novan dezajnon. La nova flago anstataŭigas tiun adoptitan en 1894. La eksa flago montris en supera kantono la flagon de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko, ŝtato kreita en [[1861]], kies fondiĝo kaŭzis enlandan militon en Usono. La Konfederacio ĉesis ekzisti pro ties malvenko en tiu milito. Misisipio estis unu el la ŝtatoj kiuj aniĝis al tiu Konfederacio. Lastatempe la konfederacia flago estas konsiderata kiel rasisma simbolo, pro la fakto, ke ĝi permesis kaj favorigis la sklavecon. Do, antaŭ kelke da tempo aperis proponoj por forviŝi la konfederacian el la misisipia flago. Fine, oni dezajnis novan simbolon. Sur la nova flago aperas tri vertikalaj strioj, alterne ruĝa, blua kaj ruĝa. Flanke de la blua centra strio troviĝas du oraj strietoj. Meze de la flago aperas magnolia floro, konsiderata kiel simbolo de la ŝtato. Ĉirkaŭ la floro troviĝas dudek unu steloj, unu el ili pli granda. Misisipio estis la dudeka ŝtato aliĝinta al Usono, la pli granda ora stelo simbolas la indiĝenajn popolojn. Sub la stelo aperas la moto “In God We Trust” (Ni fidas je Dio).<ref> "Nova flago de la usona ŝtato Misisipio", [[VENTO (gazeto)|VENTO]], numero 10, Decembro 2021. pp. 19-20.</ref>
La [[26an de januaro]] 2021 Misisipio adoptis oficiale novan flagon, kiu inkluzivis la flagon ''Bonnie Blue'' en la supera maldekstra angulo (kantono) kaj [[magnolio]]-floro en ĝia centra parto.
 
==Notoj==
<references/>
 
{{Bibliotekoj}}
[[Kategorio:Flagoj de Usono]]
[[Kategorio:Misisipio]]