Roza ŝterno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
better pic
e better pic
Linio 27:
Temas pri mezgranda ŝterno, 33-38 cm longa kun enverguro de 67-80 cm kaj pezo de 90 ĝis 130 g, kiu povas esti konfuzita kun la [[Hirunda ŝterno]], la [[Arkta ŝterno]], aŭ kun la pli granda, sed similpluma, [[Sandviĉa ŝterno]].
 
[[Dosiero:RoseateTern23Roseate Tern in flight.jpg|left|thumb|'''Roza ŝterno''' dumfluge.]]
 
Ĝi havas helgrizajn suprajn partojn -kun pli grizaj flugilpintoj- kaj blankajn subajn partojn, kiuj printempe kaj '''somere rozkoloriĝas''' de kie venas la nomo; alia rimarkinda eco estas la '''nigra krono''' de somera plenkreskulo el la bekosupro tra sub la okulo ĝis la nuko. La fajna '''beko estas nigra''' kun ruĝa bazo kiu pligrandiĝas dum la reprodukta sezono kaj estas pli ampleksa ĉe la tropikaj kaj sudhemisferaj rasoj. Ankaŭ la longaj kruroj estas ruĝaj. La supraj flugiloj montras pli helan flugilpinton ol la [[Arkta ŝterno]] aŭ la [[Hirunda ŝterno]], ĉar ĉi tiu havas pli unukolore grizajn flugilpintojn. La '''longa vosto''' longiĝas kiam la birdo staras pli ol la flugilpintoj kaj estas tre fleksebla kaj taŭga por rapida flugado kaj egante flirtiĝas dumfluge. Ĝi estas pli pala ol la Arkta ŝterno aŭ la [[Hirunda ŝterno]], kaj havas pli mallongajn flugilojn kaj pro tio flugilfrapas pli rapide. Ankaŭ la [[Sandviĉa ŝterno]] havas roskoloran nuancon en subaj partoj, sed la '''Roza ŝterno''' klare diferenciĝas pro la ruĝaj kruroj kaj longa vosto. Vintre, la frunto blankiĝas kaj la beko nigriĝas. Junuloj de la '''Roza ŝterno''' havas skvamecan aspekton kiel junuloj de Sandviĉaj ŝternoj, sed pli senkoloran nigran kapon ol aliaj specioj.
 
La voĉo de la '''Roza ŝterno''' estas tre karaktera ''ĉuiit'', simila al tiu de [[Malhela tringo]], do tre diferenca de tiuj de aliaj ŝternoj.
 
== Kutimoj ==
[[File:Sterna dougallii dougallii MHNT.ZOO.2010.11.132.10.jpg|thumb| ''Sterna dougallii dougallii'' - [[MHNT]]]]