Paŭlo Moĵajevo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Grave pligrandiĝis la aritkolo
Linio 1:
[[Dosiero:Paŭlo_Moĵajev_portreto.jpg|thumbnail|200px|right|Paŭlo Moĵajev]]
'''Paŭlo MOĴAJEV''' ([[rusa lingvo|ruse]] ''Павел Можаев;'' naskiĝis la {{daton|16|februaro|1981}} en [[Jalto]], Ukrainio) estas [[Ukrainio|ukrainia]] esperantisto.
 
'''Pavel (Paŭlo) Nikolajeviĉ MOĴAJEV''' ([[rusa lingvo|ruse]] Павел Николаевич Можаев) - [[Ukrainio|ukrainia]] esperantisto, sciencisto-anatomo. Ruso, ekde la naskiĝo loĝas en Krimeo (Ukrainio). En Esperanto li preferas esperantigi sian nomon kiel ''Paŭlo''; rete li uzas ankaŭ sian kromnomon ''Mevo'').
Paŭlo Moĵajev esperantiĝis en 2000. Li studis [[medicino]]n en [[Simferopolo]] kaj specialiĝis pri [[ĥirurgio]]. [[2006|Nun]] li instruas [[anatomio]]n kaj ĥirurgion en universitato de Simferopolo.
 
== Biografio ==
Paŭlo Moĵajev naskiĝis la {{daton|16|februaro|1981}} en la urbo [[Jalto]] ([[Krimeo]]). Dum la jaroj 1987-1997 li studis en la jalta mezlernejo №12 kun profunda studado de la angla lingvo. Paralele kun la studado en la mezlernejo li finis la muzik-lernejon (la baza fako - pianludo; krome ludis en blov-orkestro kelkajn blov-muzikilojn), dum kelkaj jaroj okupiĝis pri ŝakludo kaj futbalo. Ekde la 7-a studjaro li serioze ekokupiĝis pri arta fot-arto (kelkaj liaj fotoj estis premiitaj en multaj Ukrainiaj kaj kelkaj tuteŭropaj junularaj fot-ekspozicioj). Dum studado en la lernejo kelk-foje partoprenis la urbajn olimpikojn (konkursojn inter lernejanoj) pri matematiko, fiziko (okupis 3an lokon en la urbo) kaj pri la rusaj lingvo kaj literaturo (en la lasta studjaro okupis la unuan lokon en la urbo; partopreni la pluan etapon de la konkurso ne povis pro personaj kialoj).
 
En la jaro 1997 post fino de la mez-lernejo kun ora medalo (la plej alta distingo) li eniris la Krimean Ŝtatan Medicinan Universitaton "S.I. Georgijevskij". Dum studado li aktive partoprenis la socian vivon de la universitato, i.a. aktivis en la universitata poezia klubo; partoprenis multajn olimpikojn kun sukcesoj pri la angla lingvo, ĥemio kaj farmakologio. Post fino de la universitato en 2003 specialiĝis pri ĥirurgio. Post fino de la specialiĝo li estis invitita labori en la fako pri topografia anatomio kaj operacia ĥirurgio, kie li laboras ĝis nun, instruante kaj okupiĝante pri la sciencaj esploroj (la baza scienca temo - la individua varieco de flugilformaj pleksoj de la homo). Nuntempe loĝas kaj laboras en [[Simferopolo]].
 
== Personaĵoj ==
Krom serioza interesiĝo pri Esperanto (vd. sube) Paŭlo havas kelkajn hobiojn kaj interesojn.
 
Post fino de la muzika lernejo li iom komponas (dum certa tempo li studis komponadon kaj harmonion kun profesia komponisto, sed por personaj kialoj tio ne daŭris longe). Plejparte temas pri kantoj (kun piana akompano) laŭ la versaĵoj de rusaj klasikuloj (plejparte N. Gumilov, A. Blok) kaj modernaj krimeaj poetoj. Dum certa tempo li estis membro de Krimea Asocio de komponistoj; en Simferopolo li de tempo al tempo koncertas por malgranda publiko.
 
Proksimume en la unua studojaro en la universitato li serioze ekinteresiĝis pri poezio (multon legas kaj ŝatas, iom verkas). Post konatiĝo kun Esperanto li iom verkis ankaŭ Esperante.
 
Dum kelkaj jaroj li serioze interesiĝis pri la bardaj kantoj - pro tio li studis gitar-ludadon kaj konatiĝis kun kreaĵoj de multaj kant-aŭtoroj. La plej ŝatataj kant-aŭtoroj por li estas la rusa bardo M. Ŝĉerbakov kaj la duopo "IVASI" (A. Ivaŝĉenko kaj G. Vasiljev).
 
Li ŝatas ankaŭ bonajn krimeajn vinojn kaj nelongajn (unutagajn) pied-marŝojn sur [[Krimea montaro]]. Lia gepatra lingvo estas la rusa; li bone parolas la ukrainan lingvon; pli-malpli la anglan; lastatempe iom studas la polan lingvon.
 
== Esperanto-aktivado ==
Esperanton Paŭlo lernis memstare laŭ la lernolibro de [[Boris Kolker]]. La lernado komenciĝis somere 2000. Dum studado de la dua duono de la kurso li ekpraktikis la lingvon rete; jam post trastudo de la baza kurso li konatiĝis kun jaltaj esperantistoj kaj aktive partoprenis la E-aranĝon "Aroma Jalto" (dum kiu li, i.a., ricevis diplomojn pri sukcesa trapaso de A- kaj B-seminarioj pri Cseh-metodo).
 
De tiam lia aktivado dum kelkaj jaroj estis enlanda kaj plejparte reta. Rete li aktive partoprenis en preparado kaj aperigado de E-kurso por ruslingvaj progresantoj "Shkola Esperanto" ("Lernejo de Esperanto"). Samtempe li komencis E-tradukadon de ruslingvaj kantoj, kio finfine fariĝis lia ĉefa kultura E-aktivado. En la jaro 2004, kiam li paroprenis IJK-60 en Rusio, li jam prezentis apartan koncerton, kiu konsistis el prezentado de nur li tradukitaj kantoj (el la rusa kaj la angla). Krome, li aktive partoprenis ankaŭ tradukadon de subtitoloj por kelkaj sovetiaj kin-filmoj.
 
En la jaro 2005 li partoprenis IJK-on en Zakopane (Pollando), IJS-on en Hungario kaj ARKONES en Poznano (Pollando), ĉie koncertante. Dum ambaŭ IJK li estis gramatika instruisto en la seminario "Flugiloj de malfacila vento". Somere 2005 aperis lia unua kant-albumo "Pluke-Traduke", kiun konsistigis liaj tradukoj.
 
Nuntempe li plu tradukas, aktive konsultas E-lernantojn rete, ĉiujare organizas E-kursojn en Simferopolo, iom aktivas en E-Vikipedio. Lia plej lasta E-projekto: laboroj super granda E-rusa vortaro, kies unuan parteton li publikigis septembre 2006. Krome, li okupiĝas pri provlegado de "Kontakto".
 
== Eksteraj Ligoj ==
 
[http://mevo.narod.ru Persona paĝaro de P. Moĵajev (ruse kaj Esperante)]
[http://esperantio.narod.ru Priesperanta paĝaro de P. Moĵajev (ruse kaj Esperante)]
[http://e-r-vortaro.narod.ru Granda E-rusa vortaro de P. Moĵajev (ruse kaj Esperante)]
[http:// Tekstoj de la kant-albumo "Pluke-Traduke"]
 
== Fotoj ==
 
[[Dosiero:Paŭlo_Moĵajev_koncertas.jpg|thumbnail|200px|left|Paŭlo Moĵajev dum sia koncerto en IJK-61 en Zakopane]]
 
[[Dosiero:Paŭlo_Moĵajev_instruas.jpg|thumbnail|200px|center|Paŭlo Moĵajev dum seminario "Flugiloj de malfacila vento" en IJK-60 en Rusio]]
 
[[Kategorio: Ukrainiaj esperantistoj|Moĵajev, Paŭlo]]