Muziko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 89:
{{Ĉefartikolo|Mezepoka muziko}}
 
[[Dosiero:European and Islamic musicians in 13th century playing stringed instruments.jpg|maldekstre |eta|Kristano kaj islamano ludanteludas [[liuto]]jn en miniaturo el la verko ''Cantigas de Santa Maria'' de [[Alfonso la 10-a (Kastilio)]].]]
'''Mezepoka muziko''' estas muziko de Eŭropo en la [[Mezepoko]]. Tiu ĉi epoko ampleksas la periodon de la falo de la Romia Imperio (476) kaj la papo-tempo de [[Gregorio la 1-a|Gregorio la Granda]] ([[6-a jarcento]]) ĝis proksimume la komenco de la dekkvina jarcento, kvankam oni devas koncedi, ke fiksi la finon de la mezepoko kaj la komencon de la [[Renesanco]] estas arbitre. Cetere, tio ĉi ekskludas la muzikon de la [[Bizanca imperio]], kiu havis grandparte apartan disvolviĝon. Estis kaj religia kaj sekulara muzikoj, kvankam el la sekulara muziko de la frua mezepoko preskaŭ nenio transvivis. Krome la rekonstruado de frua muziko, speciale muziko el antaŭ la [[12-a jarcento]], ĉiam enhavas elementon de konjekto, ĉar notacio disvolviĝis relative malfrue. La frua parto de tiu ĉi muzikperiodo estas markita de la tre malrapida graviĝo kaj disvolviĝo de [[polifonio]] kaj [[kontrapunkto]].