Castro Alves: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
==Vivo==
Antônio Frederico de Castro Alves naskiĝis la [[14-a de marto|14-an de marto]] [[1847]], en la bieno ''Cabeceiras'', ĉe la vilaĝo tiam nomata '''Curralinho''', nuntempe [[Castro Alves (urbo)|Castro Alves]]. Tiu bieno apartenis al lia familio, tre tradicia kaj potenca en la tiama provinco, la nuna ŝtato [[Bahio]]. Castro Alves estis la dua filo de la kuracisto Antônio José Alves, poste profesoro ĉe la Medicina Fakultato de [[Salvadoro de Bahio]], kaj de Clélia Brasília da Silva Castro, mortinta kiam la poeto estis 12-jaraĝa. Lia patrina avo estis unu el la herooj de la lukto por la sendependiĝo de [[Brazilo]], Majoro José Antônio da Silva Castro, komandanto de la fama Bataliono de Konuroj.
 
Ĉirkaŭ 1853, la familio de Castro Alves, kiu estis tiam 6-jaraĝa, transloĝiĝis al la ĉefurbo de [[Bahio]], Salvadoro, kaj li eniris en la lernejon de [[Abílio César Borges]], estonta [[Barono]] de [[Macaúbas]], kie li estis kolego de [[Rui Barbosa]] kaj jam montris fruan kaj pasian inklinon al [[poezio]]. En [[1862]], 15-jaraĝa, li iris al [[Recifo]], kie li finis mezgradan kurson kaj, post dufojedufoja malaprobitamalaprobo, eniris en la Juran Fakultaton de tiu urbo en [[1864]]. En [[1865]] li finis la unuan jaron de sia kurso kun [[Tobias Barreto]] kaj rapide integriĝis al la akademia beletra vivo, kiam estis admirata pro siaj versoj, pli zorgante ilin kaj siajn amojn, ol siajn studojn.
 
En [[1866]] mostismortis lia patro kaj iam postposte Castro Alves pasie ekamis la aktorinon Eugênia Câmara, kiu ludis gravan rolon en lialiaj liriko kaj vivo. Tiutempe Castro Alves eniris grande inspiratan fazon kaj konsciiĝis pri sia rolo kiel socia poeto. Li verkis la dramon "Gonzaga" kaj, en [[1868]], iris al [[San-Paŭlo]] kun sia amatino, kiam eniris en la tria jaro de la Jura Falkultato de tiu urbo, por daŭridaŭrigi sian kurson, denove en la sama klaso de Rui Barbosa. Jarfine lia dramo estis sukcesege ludita, sed lia spirito senkoraĝiĝissenkuraĝiĝis pro la rompo kun Eugênia Câmara.
 
En [[1869]], dum ĉasado, lia maldekstra piedo estis akcidente trapafita. Li forlasis [[San-Paŭlo]]n kaj vojaĝis al [[Rio-de-Ĵanejro]] por flegi sian piedon, sed ĝi devis esti amputita. En la sama jaro Castro Alves revenis al [[Bahio]] kaj en [[1870]] li akiris [[tuberkulozo]]n, tiam restante en familia bieno por kuraciĝi kaj daŭridaŭrigi la verkadon de inspiroplenaj poemoj. En novembro, estis publikita lia unua [[libro]], "Espumas flutuantes" (''Flosantaj ŝaŭmoj''), la nura dum sia vivo, verko bone ricevita de publiko. Ankoraŭ en 1870, en la bieno, kie li ripozis, Castro Alves kompletigis la verkon tiamantiam titolitan "A cascata de Paulo Afonso", postmorte publikita, en [[1876]], kiel "A cachoreira de Paulo Afonso".
 
PostPoste, malgraŭ la malbonfarto, li verkis iujn el liaj pli belaj versoj, inspiritaj de lasta amo, platona, por la kantistino Agnese Murri. Castro Alves forpasis en [[1871]], nur 24-jaraĝa, antaŭ fini la grandan faron, kiun proponis al si mem, poeziaropoeziaron '''Os Escravos''' pri [[sklaveco]]. La verko "A cachoeira de Paulo Afonso" estas parto de "Os escravos", kiel diris klarigo de la poeto: "daŭrigo de la poemo 'Os escravos', sub titolo de 'Manuscritos de Stênio'".
 
==Kronologio==
Linio 17:
*'''1853''': lia familio iras al Salvadoro, ĉefurbo de Bahio. Castro Alves eniris en la lernejon de Abílio César Borges, estonta Barono de Macaúbas, kaj iĝis kolego de [[Rui Barbosa]].
*'''1859''': mortas lia patrino Clélia Brasília da Silva Castro, kiam Castro Alves estis 12-jaraĝa.
*'''1862''': Castro Alves iras al Recifo, ĉefurbo de [[Pernambuko]], kie finas la mezgradan kurson.
*'''1864''': li sukcesas eniri en la Juran Fakultaton de Recifo.
*'''1865''': li kompletigis sian unuan jaron de kurso kaj konas la estontan verkiston [[Tobias Barreto]]. Oni komencas admiri lin kiel poeto.
*'''1866''': mortas lia patro D-ro Antônio José Alves, kiam la poeto estis 19-jaraĝa. Castro Alves ekamas la aktorinon Eugênia Câmara.
*'''1868''': li iras al San-Paŭlo kun Eugênia Câmara kaj daŭrasdaŭrigas sian kurson ĉe la Jura Fakultato de tiu urbo. Tiutempe lia dramo "Gonzaga" jam estas verkita. Li rekontas Rui Barbosa ĉe la jura kurso. Jarfine "Gonzaga" estas sukcesege ludita. Castro Alves rompas kun Eugênia Câmara.
*'''1869''': lia maldekstra piedo estas akcidente trapafita dum ĉaso. Li forlasis San-Paŭlon kaj vojaĝis al Rio-de-Ĵanejro por flegi la piedon, sed ĝi estis amputita. Castro Alves revenis al Bahio.
*'''1870''': li akiras tuberkulozon kaj serĉas en la bahia internlando, en parenca bieno, kuracadon por sia pulmomalsano. En novembro, estis publikita lia unua libro, "Espumas flutuantes", la ununura publikigita dum lia vivo. La verko estas bone akceptita de la legantaro.