Frits Zernike: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 4:
 
==Vivo==
Frits Zernike estis la duo el ses gefiloj de Carl Frederick August Zernike kaj de Antje Dieperink, ambaŭ instruitstoj pri [[matematiko]]; Frits havis la saman pasion pri [[fiziko]] kiel sia patro. Li studis [[kemio]]n (kiel ĉeffakon), [[matematiko]]n kaj [[fiziko]]n en la [[universitato]] de [[Amsterdamo]]. En [[1912]], li ricevis premion pro siaj laboroj pri [[opalescenco]] de [[gazogaso]]j. En [[1913]] li iĝis helpanto de [[Jacobus Kapteyn]] en la [[astronomio|astronomilaboratorio]] de la universitato de la [[Regna Universitato de Groningen]]. En [[1914]], li kontribuis kun Örnstein al estigo de la rilato de Örnstein-Zernike en la [[teorio]] de la [[kritika punkto (termodinamiko)|kritika punkto]]. En [[1915]], li eklaboras pri [[teoria fiziko]] en la sama universitato kaj en [[1920]] li estis nomumita ''profesoro pri teoria fiziko''. En [[1930]], esplorante la spektrajn liniojn li malkovris ke la ''fantomaj linioj'', kiuj troviĝas je ĉiu flanko de la unua linio de la spektroj kreitaj per difraktokrado, havas fazon ortan (je 90 gradoj) kompare al la primaraj linioj.
 
Dum la kongreso pri fiziko kaj medicino de [[Wageningen]] en [[1933]] Frits Zernike priskribis unuafojon sian fazokontrastteknikon pri mikroskopo. Li plivastigis sian metodon por testi la kvaliton de konkavaj [[spegulo]]j. Lia malkovro estis la bazo por la unua [[fazokontrastmikroskopo]], konstruita dum la [[Dua mondmilito]].