Vintro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8
ekologio
Linio 3:
La '''vintro''' estas la plej malvarma el la kvar [[sezono]]j. Kalendare komenciĝas astronomia vintro kun la [[vintra solstico]] (la [[21-a de decembro]] sur la [[norda hemisfero]] kaj la [[21-a de junio]] sur la [[suda hemisfero]]) kaj finiĝas kun la [[printempo|printempa]] [[ekvinokso]] (la [[21-a de marto]] sur la norda hemisfero kaj la [[21-a de septembro]] sur la suda). En multaj partoj de la mondo, oni ligas vintron al [[neĝo]].
 
== Ekologio ==
 
=== Bestoj ===
Por pluvivi dum la vintro multaj bestoj evoluigis diversajn pluvivmekanismojn:
 
* Unu el la pli oftaj efikoj inter bestoj kaj precipe inter birdoj estas migrado. Dum la [[aŭtuno]] [[birdomigrado]] al la pli varmaj landoj de [[Ekvatora Afriko]] povas esti atendita.
* "[[Vintra dormo]]" estas stato de minimuma metabola aktiveco, bestoj kiel [[Urso|ursoj]], [[vespertoj]], [[Rano|ranoj]] kaj [[serpentoj]] eniras en vintrodormon kaj eliras nur en la varmaj sezonoj.
* Iuj bestoj konservas manĝaĵojn precipe por la vintro: [[Kastoro|kastoroj]], [[Sciuro|sciuroj]], [[Mefito|mefitoj]] kaj pli.
* Kelkaj specioj de bestoj ŝanĝas sian koloron aŭ la koloron de sia [[felo]] por esti pli bone [[Kamuflado|kamuflitaj]].
* Felaj bestoj reproduktas pli dikan kaj pli densan felon vintre, fakto kiu plibonigas sian korpan varmecan retenkapablon, ĉi tiu felo defalas kun la alveno de [[printempo]].
* Iuj bestoj utiligas la mediajn avantaĝojn de la neĝo kiel ĝia izola kapablo kaj fosas en nestkavernoj por konservi sian korpovarmon.
* [[Heliko|Helikoj]] kaj profitas de la humida kaj malvarma periodo por agado, manĝado kaj reprodukto.
 
=== Kreskaĵoj ===
Laŭsezonaj plantoj ne postvivas la vintran periodon kaj mortas. Tamen plurjaruloj kutime forĵetas la supran tavolon sed iliaj radikoj daŭre estas protektitaj. Estas malmultaj varioj de plantoj, kiuj floras vintre.
== Proverbo ==
Ekzistas [[proverbo]]j pri vintro en la [[Proverbaro Esperanta]] de [[L. L. Zamenhof]]<ref>{{Citaĵo el la reto |url=http://eo.lernu.net/biblioteko/proverboj/listo.php |titolo=Lernu |alirdato=2008-12-17 |arkivurl=https://web.archive.org/web/20111225060747/http://eo.lernu.net/biblioteko/proverboj/listo.php |arkivdato=2011-12-25 }}</ref>: