Stanislav Petrov: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e movis bildon de raketo suben
e eta vortŝanĝo.
Linio 2:
'''Stanislav Evgrafoviĉ Petrov''' ([[rusa lingvo|ruse]]: ''Станислав Евграфович Петров'') (naskiĝis ĉirkaŭ [[1939]]) estas emerita [[kolonelo]] de la [[Soveta Armeo]], kiu la {{daton|26|septembro|1983}}, rifuzante kredi indikojn de la komputilaj avertaj sistemoj ke [[Usono]] lanĉis raketojn kontraŭ [[Sovetunio]], malhelpis eblan nuklean militon. Poste montriĝis, ke la sovetaj komputilaj raportoj estis eraraj, kaj oni ĝenerale kredas, ke Petrov malhelpis Trian Mondmiliton kaj detruon de plejparto de la [[Tero (planedo)|Tero]] pere de nukleaj armiloj.
 
== Cirkonstancoj malantaŭĉirkaŭ la epizodo ==
 
La falsalarmo okazis dum tempo de streĉitaj rilatoj inter [[Usono]] kaj la [[Sovetunio]]. La usona Prezidanto [[Ronald Regan]] publike nomis la Sovetunion, "imperio diabla". Tri semajnoj antaŭ tiam, la soveta militistaro pafe detruis korean pasaĝeran aeroplanon kiu vagis en sovetan aerozonon, mortiganta ĉiuj 269 gehomojn inkluzive multajn usonanojn ([[Korea Aera Flugo 007]]). La [[KGB]] sendis tujan mesaĝon al siaj agentoj ĉe la okcidento, avertantan ke ili ili devas pretiĝi kontraŭ ebla nuklea milito, laŭ [[CNN]].
 
[[Dosiero:Minuteman3launch.jpg|thumb|180px|Usona interkontinenta raketo [[Minuteman III]]]]
 
== La epizodo ==
 
[[Dosiero:Minuteman3launch.jpg|thumb|180px|Usona interkontinenta raketo [[Minuteman III]]]]
Stanislav Petrov deĵoris en komanda punkto apud [[Moskvo]], kiam li ricevis signalon de antaŭ unu jaro funkciigita satelita sistemo de frua averto pri lanĉo de interkontinentaj raketoj. Laŭ la avertosignalo, estis lanĉitaj nur kvin raketoj, unu post la alia, ĉiuj el unu loko. Tio kredigis sovetan raketiston, ke estas eraro de la nova averta sistemo. Poste evidentiĝis, ke [[satelito]] misinterpretis rebrilon de sunaj radioj de la altaj [[nubo]]j kiel startan ekflamiĝon de interkontinenta raketo. Post tiu ekstrema okazo la avertosistemo estis rearanĝita por malebligi tiajn erarojn.