Giotto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldonita ŝablono {{Unua}} per AWB
e freskoj de li
Linio 1:
{{Informkesto homo
|priskribo = Statuo pri Giotto, proksime al la Galerio de Uffizi en [[Florenco]]
}}
 
'''Giotto di Bondone''' [ĜOTo di bonDOne] ([[1267]] – [[8-a de januaro]], [[1337]]), komune nomata '''Giotto''', estis itala [[pentristo]] en [[Florenco]]. Li estis la unua genia [[pentristo]] de la [[Renesanco]]. Li pentris sen la scioj pri perspektivo kaj anatomio, kiujn havis la Alta Renesanco, sed pentris homojn kaj bestojn naturalisme kaj trafe kaptis emocion, liberiginte la [[Okcidento]]n de la bizanca stilo de pentrado. "Li tradukis la arton de pentrado el la greka en la latinan". Kie la bizanca stilo emfazis la dian kaj idealan, Giotto emfazis la homan kaj naturan, kvankam lia temo ĉiam estis religia.
 
Li plejparte pentris freskojn por preĝejoj. Li pentris bildarojn, kiuj rakontas pri la vivoj de [[Jesuo Kristo]] kaj de [[sanktuloj]] kristanaj – [[Sankta Francisko]] de Assisi, [[Sankta Maria]] kaj aliaj. Ekzemple, ''La Subiro de la Kruco'', ''La Funebro de Kristo'' kaj ''La Ĉieliro'' estas el lia bildaro pri [[Jesuo Kristo]].
Linio 9:
Giotto estis studento de [[Cimabue]]. Multaj imitis Giotto-n, sed neniu itala pentristo povis preterpasi lin ĝis la [[15-a jarcento]], kiam Masaccio teknike pludisvolvis la stilon de Giotto.
 
Giotto pentris la [[fresko]]jn de la [[Baziliko Santa Croce (Florenco)|baziliko Sankta Kruco en Florenco]], de la [[Baziliko Sankta Francisko el Asizo|baziliko Sankta Francisko en Asizo]] kaj de la [[kapelo de la Scrovegni]] en [[Padovo]].
Giotto ankaŭ estis arkitekto kaj planis la faman kampanilon de Florenco en [[1334]].
 
Giotto ankaŭ estis [[arkitekto]] kaj planis la faman kampanilon[[kampanilo]]n de Florenco en [[1334]].
 
[[Dante Alighieri]] estis lia amiko.