Priscilla Hannah Peckover: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
-bildo, ordigo de fino
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Ŝi estis [[Kvakerismo|kvakerino]] kaj [[pacifisto]]. Ŝi fondis lokan pacifisman asocion kaj ĝismorte subtenis multajn bonfarajn movadojn. Krome ŝi tradukis [[dana lingvo|dana]]n pacifisman literaturon al la [[angla lingvo|angla]].
 
Ŝi esperantistiĝis en 1906. Grandparte al la financa helpo de ŝi kaj ŝia fratino [[Algerina Peckover|Algerina]] oni ŝuldas la eldonon de la [[Biblio]] en Esperanto kaj de diversaj Bibliaj kaj aliaj Esperantaj eldonaĵoj.
 
Ambaŭ fratinoj financis ankaŭ la tradukon de la famo romano »Die Waffen nieder!« de la aŭstra baronino [[Bertha von Suttner]], kiu estis fintradukita sub la titolo »For la batalilojn« de A. Caumont de Lausanne en marto 1914. En la antaŭparolo citas [[Georg Arnhold]] telegramon de Bertha von Suttner al la Esperanto-Societo en [[Dresden]], kie ŝi skribis la faman frazon "Esperanto kaj Pacifismo estas gekuzoj".