Murad la 1-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Murad la 1-a''' (en [[Otomana turka]]: مراد اول; en [[turka]]: I. Murad, Murad-ı Hüdavendigâr (kromnome ''Hüdavendigâr'', el [[Persa]]: خداوندگار, latinigite: ''Khodāvandgār'', laŭvorte  ''la didevotulo'' – kun la signifo de "suvereno" en tiu kunteksto); 29a de Junio 1326 – 15a de Junio 1389) estis la [[Listo de osmanidaj imperiestroj|Otomana]] [[Sultano]] el 1362 ĝis 1389. Li estis filo de [[Orhan Gazi]] kaj Nilüfer Hatun. Murad la 1-a surtroniĝis post la morto de sia plej aĝa frato Sülejman Paŝa.
 
Murad la 1-a [[Edirne#Historio|konkeris Adrianopolon]], renomis ĝin [[Edirne]],<ref name="Britannica">[https://www.britannica.com/biography/Murad-I "Murad I".] [[Encyclopædia Britannica]] Inc., 2014. Web. 19 Dec. 2014. </ref> kaj en 1363 faris ĝin la nova ĉefurbo de la Otomana Sultanlando.<ref>"In 1363 the Ottoman capital moved from Bursa to Edirne, although Bursa retained its spiritual and economic importance." [http://www.kultur.gov.tr/–EN,33810/ottoman-capital-bursa.html ''Ottoman Capital Bursa'']. Oficiala retejo de la Ministerio de Kulturo kaj Turismo de la Respubliko Turkio. Alirita la 19an de Decembro 2014.</ref> Poste li etendis la Otomanan regnon en [[Suda Eŭropo|Sudan Eŭropon]] metante plej el [[Balkanio]] sub Otomana regado, kaj devigis la princojn de [[Serbio]] kaj de [[Bulgario]] same kiel la [[Bizanca Imperio|orientromian]] imperiestron Johanon la 5-an Paleologon pagi al li impostojn.<ref name="Britannica"/> Murad la 1-a administracie dividis sian sultanlandon en du provincoj nome [[Anatolio]] ([[Malgranda Azio]]) kaj [[Rumelio]] (Balkanio).
 
Murad la 1-a estis [[Legoscio|nelegipova]] kaj ne sciis eĉ subskribi sian propran nomon. En 1363, Murad la 1-a subskribis traktaton per trempado de sia mano en inko kaj markado per siaj fingromarkoj.<ref> Lord Eversley (2020). ''The Turkish Empire''. p. 20. </ref>