Konfido: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Tipoj
Linio 3:
 
Laŭ [[PIV]] ''konfidi'' havas tri signifojn: nome arkaika sinonimo de [[fido|fidi]], "Plenkrede transdoni ion al ies fidela prizorgo" kaj "Lasi al ies diskreteco ion sekrete gardindan".<ref>[[PIV]] [http://vortaro.net/#konfido NPIV] Konsultita la 4an de novembro 2019.</ref> La konfido povas temi pri la sento de [[sekureco]] rilate al alia persono aŭ al si mem: nome memkonfido. La malo de konfido estas [[malkonfido]].
 
== Tipoj ==
Ĝenerale, du specoj de fido supozeble ekzistas:
 
'''Akirita fido''' estas fido, kiu estas supozita de la fiddonanto pro rigardado de [[Realo|realeco]], kiu pruvis certan trajton per [[Indukto (matematiko)|indukto]]. Ekzemple, homo povas doni akiritan fidon al sia amiko, ke ĉi tiu amiko venos al lia helpo en tempo de bezono, se li havis antaŭajn spertojn, en kiuj lia amiko prave venis al lia helpo. Akirita fido povas esti reduktita aŭ revokita se realeco funkcias sub malsama laŭleĝeco (ekz., la amiko seniluziigas).
 
'''Antaŭfido''' estas konfido kiu estas donita al la [[decido]] de homo, konscia aŭ senkonscia, ĝenerale trajtoj kiuj validas por ĉiuj homoj. Ekzemple, homo povas fidi, ke ekzistas amo, tio estas, kredi, ke ĉiu homo kapablas ami, se la ĝustaj kondiĉoj estas plenumitaj. Pri la antaŭfido, iuj vidas ĉi tiun fidon kiel akirita konfido de antaŭaj spertoj, ekzemple, la kredo, ke antaŭfido al la amo de homoj, devenas de la patrina amo al la bebo, kiu ne seniluziigis. Laŭ ĉi tiu vidpunkto, antaŭfido estas influita de formigaj (establigaj) eventoj, kiel la rilato de la patrino kun la bebo en ĝiaj fruaj jaroj, aŭ la perfido de geedzo.
 
Aliflanke, kelkaj vidas la antaŭfidon kiel produkton de la valordecido de persono, kiel devenado sole de lia sinteno al li mem. En la antaŭa ekzemplo, fido je amo devenas de la aprezo de persono ke amo estas valoro en kiu li kredas, por difini sian mensan staton kiel humanistan staton. Laŭ ĉi tiu vidpunkto, ĉiu ŝanĝo en fido implikas ŝanĝon en la valoroj de homo, kaj ili estas interligitaj unu la alian. La malsamaj perceptoj direkte al antaŭfido ne estas nepre kontraŭdiraj, sed reprezentas malsamajn ekzamenajn angulojn.
 
== Vidu ankaŭ ==
 
* [[Fidindeco]]
 
==Notoj==