Tri-epoka sistemo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8.6
Linio 4:
La '''Tri-epoka sistemo''' estas la kategoriigo de la [[prahistorio]] en tempoperiodoj divideblaj en tri epokoj; por ekzemplo, la [[Ŝtonepoko]], la [[Bronzepoko]], kaj la [[Ferepoko]], kvankam ĝi referencas ankaŭ al aliaj tripartaj dividoj de historiaj tempoperiodoj. En [[historio]], [[arkeologio]] kaj fizika [[antropologio]], la Tri-epoka sistemo estas metodologia koncepto adoptita dum la 19a jarcento laŭ kiu [[artefakto]]j kaj okazaĵoj de la fino de la prahistorio kaj komenco de la historio povis esti ordigitaj en rekonebla [[kronologio]]. Ĝi estis dekomence disvolvigita de [[C. J. Thomsen]], direktoro de la Reĝa Muzeo de Nordiaj Antikvaĵoj, [[Kopenhago]], kiel rimedo klasigi la muzeajn kolektojn laŭ tio ĉu la artefaktoj estis faritaj el [[ŝtono]], [[bronzo]] aŭ [[fero]].
 
Tiu sistemo unue altiris la Britajn esploristojn kiuj laboris en la scienco de [[etnologio]] kiuj adoptis ĝin por establi rasajn sekvencojn por la pasinteco de Britio baze sur [[kranio|kraniaj tipoj]]. Kvankam la kraniologia etnologio kiu formis sian unuan sciencan kuntekston nuntempe havas nenian sciencan valoron, la relativa kronologio de la Ŝtonepoko, de la Bronzepoko kaj de la Ferepoko estas uzata en ĝenerala publika kunteksto,<ref>[https://www.cambridge.org/core/journals/proceedings-of-the-prehistoric-society/article/div-classtitlecraniology-and-the-adoption-of-the-three-age-system-in-britaindiv/EF03BD0A91D913E5CA8F7D00692AC64C "Craniology and the Adoption of the Three-Age System in Britain".] Cambridge Press. Alirita la 25an de Julio, 2018. </ref><ref> Julian Richards (24a de Januaro, 2005). [http://www.bbc.co.uk/history/trail/archaeology/overview/notepads_laptops_03.shtml "BBC - History - Notepads to Laptops: Archaeology Grows Up".] BBC. Alirita la 25an de Julio, 2018. </ref> kaj la tri epokoj restas en la subteno de la prahistoria kronologio por Eŭropo, la Mediteranea mondo kaj [[Okcidenta Azio]].<ref>[http://oxfordindex.oup.com/view/10.1093/oi/authority.20110803104443590 "Three-age System - oi".] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20180916053907/http://oxfordindex.oup.com/view/10.1093/oi/authority.20110803104443590 |date=2018-09-16 }} Oxford Index. Alirita la 25an de Julio, 2018. </ref>
 
Tiu strukturo respegulas la kulturan kaj historian fonon de la Mediteranea Eŭropo kaj Okcidenta Azio kaj tuj suferis pliajn subdividojn, kiel la partigo en 1865 de la Ŝtonepoko en [[Paleolitiko]], [[Mezolitiko]] kaj [[Neolitiko]] fare de John Lubbock.<ref> [http://www.historyofinformation.com/expanded.php?id=2556 "John Lubbock's "Pre-Historic Times" is Published (1865)".] History of Information. Alirita la 25an de Julio, 2018. </ref> Tio estas, tamen, de malmulta aŭ neniu uzado por la establado de kronologiaj kadroj en [[sub-Sahara Afriko]], multo de Azio, Ameriko kaj de aliaj areoj kaj havas malmulte da gravo en nuntempa arkeologia aŭ antropologia studado de tiuj regionoj.<ref>[http://www.actforlibraries.org/about-the-three-age-system-of-prehistory-archaeology/ "About the three Age System of Prehistory Archaeology".] Act for Libraries. Alirita la 25an de Julio, 2018. </ref>