Ursula Felhölter: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 16:
| denaska esperantisto =
}}
'''Ursula Maria FELHÖLTER''' (naskiĝis en [[1955]]<ref name="NOZ">[https://traueranzeigen.noz.de/traueranzeige/ursula-maria-felhoelter Mortanonco en la gazeto] ''[[Neue Osnabrücker Zeitung]]'']</ref>; mortis la {{daton|16|oktobro|2020}}) estis germana instruistino kaj denaska esperantistino, filino de esperantista patro en Osnabrück. Post kiam ŝi plurajn jarojn gvidis la komisionon pri renkontiĝoj de [[Germana Esperanto-Junularo]] (GEJ), de [[1982]] ĝis [[1984]] ŝi estis la prezidantino de tiu asocio, kaj en [[1985]] gvide kunorganizis la [[41-a IJK|41-an Internacian Junularan Kongreson de TEJO]] en Germanio. Tiam estante juna gimnazia instruistino de matematiko kaj geografio, ekde la jaro 1980 ŝi en la knabina gimnazio ''Ursulaschule'' en [[Osnabrück]] regule okazigis lernejajn Esperanto-kursojn, el kiuj rezultis pluraj aktivaj kunlaborantinoj de GEJ - inter alie [[Dagmar Schütte]], kiu pli poste sekvis sian instruistinon en la posteno de GEJ-prezidanto. Daŭre Ursula Felhölter loĝis en [[Osnabrück]], sed de 2006 ĝis pensiiĝo en 2018<ref name="NOZ"/> ŝi laboris kiel vicdirektorino de la gimnazio de [[Bad Essen]], 30 kilometrojn pli nordoriente.
 
== Referencoj ==