Las Casas del Conde: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "{{Informkesto urbo|regiono-ISO=ES-SA}} '''Las Casas del Conde''' estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo kaj al la municiparo Sierra de Francia. ''Las Casas del Conde'' estas tradukebla al ''La domoj de la grafo'', kio indikas ties feŭdisman devenon rilate al la grafo Rajmondo de Burgonjo. Ĝia municipa teritorio estas formata de..."
Etikedo: Disambiguation links
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto urbo|regiono-ISO=ES-SA}}
'''Las Casas del Conde''' estas [[municipo]] de la [[provinco Salamanko]], en la aŭtonoma komunumo [[Kastilio-Leono]], [[Hispanio]]. Ĝi apartenas al la [[Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo]] kaj al la municiparo Sierra de Francia. ''Las Casas del Conde'' estas tradukebla al ''La domoj de la grafo'', kio indikas ties feŭdisman devenon rilate al la grafo [[Rajmondo de Burgonjo]].
 
[[Dosiero:SDFLCC31.jpg|eta|maldekstre|250px|Urbodomo.]]
[[Dosiero:SDFLCC21.jpg|eta|maldekstre|250px|Preĝejo.]]
 
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 1,26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la [[INE]] en 2017, ĝi havis 56 loĝantojn. Ĝi perdis 500 loĝantojn dum la dua duono de la [[20-a jarcento]] pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Las Casas del Conde konsistas el du kvartaloj: nome la Malnova kaj la Nova, inter kiuj trapasas rojo kaj ili estas komunikeblaj per ponto. Laŭ ekleziaj arkivoj, ĝia unua nomo estis Las Casas del Sapo (La domoj de la bufo), poste Villanueva de las Casas (Nova vilaĝo de la domoj)) kaj definitive, Las Casas del Conde.
Linio 6 ⟶ 9:
Limas kun la loĝlokoj [[San Martín del Castañar]], [[San Miguel del Robledo]], Villanueva del Conde, [[La Alberca]], Santibáñez de la Sierra, [[Mogarraz]], [[Cepeda]]kaj Miranda del Castañar. Ĝi estas je 76 km de [[Salamanko]], laŭ komarka ŝoseo C-512.
 
Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio. En la 17-a kaj 18-a jarcentoj okazis batalaj kvereloj pro la rajto al terenoj inter najbaraj loĝlokanoj. La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Estas markitaj vojoj por piedirado tra la naturo. [[Rura turismo]] estas nova enspezofonto danke al la interesa naturo kaj popola arkitekturo.
 
La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.