Tridekjara Milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
± 3 kategorioj per HotCat
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Belagerung Stralsunds durch Wallenstein 3.jpg|eta|dekstra|Sieĝo de Stralsund fare de [[Wallenstein]], 1628]]
La '''Tridekjara Milito''' de 1618 ĝis 1648 estis konflikto pri [[hegemonio]] aŭ balancoekvilibro inter la potencoj de Eŭropo, kaj samtempe ĝi estis religia milito. En ĝi disvolviĝis la kontraŭecoj inter la Katolika Ligo kaj la Protestanta Unio ene de la [[Sankta Romia Regno]], kaj ankaŭ la eŭropa kontraŭeco inter la [[HabsburgoHabsburgoj]] kaj [[FrancujoFrancio]]. Partoprenis la eŭropan kontraŭecon ankaŭ [[Nederlando]], [[Danio]] kaj [[Svedio]].
 
La militiroj kaj bataloj okazis ĉefe sur la teritorio de la Regno. La militaĵoj mem, sed ankaŭ la tiel kaŭzitaj malsategoj kaj epidemioj ruinigis kaj senpopoligis tutajn regionojn. La trafitaj teritorioj kaj la tuta Regno bezonis pli ol cent jarojn por reboniĝi. La Tridekjara Milito finiĝis per la [[Vestfalia Paco]] de la {{dato|24|10|1648}}.
Linio 6:
== Antaŭa historio kaj kaŭzoj ==
=== Religiaj kontraŭecoj ===
La unua fazo de la reformacioReformacio disigis GermaniojnGermanion laŭ konfesioj. Poste la katolikaj kaj protestantoj provis trovi konstitucian kaj potencan ekvilibron inter la konfesioj. En la Aŭgsburga Religia Paco de la {{dato|25|9|1555}} ili interkonsentis pri la principo "[[kies regado, ties religio]]". Ekde tiam la katolika kaj la luterana konfesioj estis samrajtaj, sed ne la reformita (kalvinista kaj cvingliana).
 
Pro la daŭra ekspansio de la reformacioReformacio fine de la [[16a jarcento]] kaj pro la samtempa plifortiĝo de katolikismo en la [[Kontraŭreformacio]], la kompromisemo perdiĝis. Nova generacio de princoj - kaj katolikoj kaj luteranoj - strebis perforte plifortigi la propran pozicion aŭ regajni perdintajn teritoriojn. Samtempe la kalvinistoj postulis samrajtiĝon en la Regno. Aldoniĝis ekonomia krizo kaj dinastiaj konfliktoj transirantajn la religiajn kontraŭecojn.
 
=== Dinastiaj konfliktoj ===
Ekde la [[16-a jarcento]] Francio provis liberiĝi de la ĉirkaŭiĝo per habsburgaj teritorioj - [[Hispanio]], Nederlando kaj Burgundio. La habsburga-franca konflikto pri hegemonio superis ĝis la [[18-a jarcento]] ĉiujn aliajn konfliktojn en Eŭropo, ankaŭ la Tridekjaran Militon. Ambaŭ flankoj serĉis siajn aliancanojn ankaŭ trans la religiaj limoj. Ekzemple katolika Francio subtenis protestantan (nordan) Nederlandon, kiu militis ekde 1568 kontraŭ la hispanaj habsburgoj pri sendependeco (t.n. OkdekjaranOkdekjara MilitonMilito). Post preskaŭ kvardek militjaroj Hispanio kaj Nederlando en 1609 subskribis [[armistico]]n, kiu tamen estis limigita je 12 jaroj.
 
=== Pligrandiĝo de la konflikto ===
Linio 17:
Dum oni povis antaŭvidi la rean ekon de la milito pri Nederlando, la religiaj kontraŭecoj en la Regno pligrandiĝis. En 1608 la protestanta konsilio de la urbo [[Donauwörth]] malpermesis al la lokaj katolikoj la religiumadon. Sekve la urbo estis punita per la Regna [[Eksterleĝiĝo]] (germane ''Reichsacht''), tio signifas ke ĉiu rajtis militi kontraŭ la urbo. Duko [[Maksimiliano la 1-a (Bavario)|Maksimiliano la 1-a]] de [[Bavario]] perforte rekatolikigis Donauwörth. Sekve la plej multaj protestantaj regnaj ŝtatoj kuniĝis en [[Protestanta Unio]], por defendi sin kontraŭ rekatolikigo de protestantaj teritorioj. Gvidanto de la Unio estis la kalvinista [[princo-elektisto]] [[Frederiko la 5-a (Palatinato)|Frederiko la 5-a]] de [[Palatinato]]. La protestantaj princoj trovis la Union necesa, ĉar ĉiuj regnaj institucioj kiel la Regna Kortumo estis blokitaj pro la konfesiaj kontraŭecoj, kaj ĉar ili ne plu fidis al la regna garantio de paco.
 
Kontraŭ la Unio, en 1609 la katolikaj ŝtatoj kuniĝis alen KatolikaKatolikan LigoLigon, sub Maksimiliano de Bavario ([[Wittelsbach]]-ano same kiel Frederiko la 5-a). La Ligo volis konservi la ĝistiaman regnan sistemon kaj la plimultecon de la katolikismo en la Regno.
 
Konfesiaj kaj dinastiaj konfliktoj en la tuta Eŭropo kaŭzis grandan konfliktkomplekson. Tiuj tensioj jam en 1610 en la Jülich-kleva milito pri hereda sukcesio preskaŭ liberiĝis sekvante grandan tuteŭropan militon. Tiu evoluo estis haltigita, provizore, per la murdiĝomurdo de la franca reĝo [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]], kiu estis la ĉefa daŭriganto de la kontraŭ-habsburga alianco.
 
== La komenciĝo de la Tridekjara Milito ==
[[Dosiero:Defenestration-prague-1618.jpg|eta|dekstra|Praga elfenestrigo, 1618, posta imago]]
Eksplodilo por la granda milito estis fine la ribelo de la ĉefe protestantaj bohemiaj etatojŝtatoj en 1618. Disputante pri la uzado de preĝejo en la bohemia vilaĝo Braunau, la firme katolika, kontraŭreformaciema Arkiduko kaj Reĝo de Bohemio [[Ferdinando la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Ferdinando la 2-a]] nuligis privilegion, kiu donis al la protestantoj en [[Bohemio]] religian liberecon. Ferdinando estis cetere elektota en 1619 al Imperiestro.
 
La ribelantoj en majo 1618 montris sian protestemon jeen tradicia bohemia speco de protesto, ili ĵetis du imperiestrajn reprezentantojn kaj sekretarion el fenestro de la Praga Kastelo. La reprezentantoj travivis la falon; katolika-flanke oni interpretis tion kiel dian helpon. Postaj epokoj inventis la miton, ke ili travivis proĉar falifalis sur sterkamason. Tiu Dua Praga Elfenestrigo je la 23-a de majo 1618 nuntempe estas konsiderata la eksplodilo de la milito.
 
La bohemiaj etatojŝtatoj atentigis pri malnova rajto mem elekti sian reĝon, kaj en 1619 ili deklaris Ferdinandon sentronigita. Anstataŭ li, ili elektis la princon-elektiston [[Frederiko la 5-a (Palatinato)|Frederiko la 5-a]] de [[Palatinato]], la estron de la Protestanta Unio. 23-jara Frederiko akceptis fine la elektiĝon, sed ne ricevis la esperitan militistan subtenon de la Unio. Tamen Frederiko eniris Pragon, ĉar li esperis ankaŭ pri la subteno de kalvinistoj, ekzemple Nederlando, kaj lia bopatro, reĝo [[Jakobo la 1-a (Anglio)|Jakobo la 1-a]] de Anglio. Sed ankaŭ tiuj esperoj ne plenumiĝis, tiel ke Frederiko estis reĝonta malpli ol unu jaron en Prago; la historio nomas lin "Vintra Reĝo".
 
[[Dosiero:Ferdinand II HRR MATEO.jpg|eta|dekstra|Ferdinando la 2-a]]
[[Dosiero:Kurfürst Friedrich V. von der Pfalz als König von Böhmen.jpg|eta|dekstra|Frederiko la 5-a de Palatinato, montrata kiel bohemia reĝo]]
La ribelo de la bohemiaj etatojŝtatoj atakis la imperiestran aŭtoritatecon entute. Ferdinando la 2-a ne povis akcepti tion sen perdi la potencon en la Regno. Sed al li mem mankis la militistaro por militi kontraŭ Frederiko kaj la bohemiaj etatojŝtatoj, tial li alianciĝis kun Maksimiliano de Bavario. La Duko Maksimiliano kun armeo de la Katolika Ligo subigu la bohemian ribelon. Kiel premio la bavara Wittelsbach-ano ricevu la Elektistecon de la palatinata kuzo Frederiko kaj la rajton aneksiianeksi [[Supra Palatinato|Supran Palatinaton]] al Bavario.
 
Per la sendo de la Ligo-trupoj sub la bavara militestro [[Johan t'Serclaes van Tilly]] al Bohemio, la konflikto definitive fariĝis milito.