Enkulturigo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
== Enkulturigo laŭ la kultura antropologio ==
'''Enkulturigo''' (angle: ''acculturation'') estas termino uzata en la [[kultura antropologio]] por indiki la proceson de la transigo de la [[kulturo]] de unu generacio al alia generacio, en kiu la komplementa aspekto estas la socialigo de la individuo pere de lernado de la lingvo, la eduko en la familia medio, la imito de la adoltoj kaj asimiligo de la kondutaj reguloj, la [[sekseco|seksa eduko]], la partopreno en ludoj, konkursadoj, dancoj kaj ceremonioj, la memorigo pri la rakontoj de la pliaĝuloj, la asociiĝo al la samaĝaj grupoj, kaj alitipaj socioj.
 
Enkulturigo ofte rezultigas ŝanĝojn en kulturo, religiaj praktikoj, sanservo kaj aliaj sociaj institucioj. Ekzistas ankaŭ signifaj konsekvencoj en la kampoj de la manĝkutimoj, modo kaj lingvo de tiuj kiuj enkondukitaj al la reganta kulturo.
 
Dum la knabaĝo kaj [[Bona Paŝtisto|adoleskaĝo]] formiĝas, pere de procezo de [[Antropopoiezo]], la baza personeco de la individuo: tiu ĉi, maturiĝante kaj maljuniĝante, fariĝas kapabla estigi ennovigan kaj originan kontribuon al sia kulturo. Iuj kategorioj de personoj ricevas apartan edukon, celantan al la rolspecifeco, kiel ekzemple la religiaj operaciantoj aŭ magiaj [[sanigisto]]j ktp, ofte obeantaj al specifaj [[tabuo]]j.