Robert Brown (botanikisto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e informkesto homo
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
 
== Vivo kaj laboro ==
Robert Brown studis en la [[universitato de Edinburgo]] [[medicino]]n kaj [[botaniko]]n. Dum la jaro 1795 li iĝis armea kuracisto en [[Irlando]]. Tie li kolektis multnombrajn plantojn kaj renkontis la londonan botanikiston Sir [[Joseph Banks]], kiu ebligis al lali la partoprenon de vojaĝo al [[Aŭstralio]] sur esplora kaj kartografia ŝipo. Brown tie kolektis kaj studis inter la jaroj 1801 kaj 1805 preskaŭ 400 botanike plejparte nekonatajn plantospeciojn. Post sia reveno al Eŭropo li ĝis la jaro 1810 okupiĝis pri la sistemigo kaj prilaboro de tiu kolekto, fine publikigis siajn rezultojn kaj poste kiel bibliotekisto de la "[[Karolo Lineo|Linea]] Societo de Londono" ankaŭ administris la ampleksajn kolektojn de Joseph Banks je libroj kaj plantoj. Post la morto de Joseph Banks ties kolektoj transiris al la [[Brita Muzeo]], kaj Robert Brown tie ricevis postenon kiel bibliotekisto kaj gvidanto de la botanikaj kolektoj. Inter la jaroj 1849 kaj 1851 Robert Brown estis la prezidanto de la "Linea Societo de Londono" kaj publikigis multnombrajn sciencajn verkojn.
 
Inter la unuaj sciencaj esploroj de Robert Brown estis la ekzamenado de la [[musko]]j, kiuj tiutempe ankoraŭ tre malsufiĉe estis studitaj. Li konsciigis, ke ankaŭ por la sistema ordigo de la plantoj laŭ la natura sistemo de laboroj de ''[[Augustin-Pyrame de Candolle]]'' ekzaktaj [[histologio|histologiaj]]-[[morfologio|morfologiaj]] studoj helpe de [[mikroskopo]] estas granda helpo. Sekve li sukcesis pri decidaj malkovroj rilate al la planta [[morfologio (biologio)|morfologio]].