Malfrua Paleolitiko: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nuligis version 7461321 de Stang (kontribuoj, diskutpaĝo) Etikedo: Malfaro |
Stang (diskuto | kontribuoj) e revert edits by Hozimann Etikedo: Malfaro |
||
Linio 1:
[[Dosiero:Mapa de las migraciones humanas.svg|thumb|300px|Tutmonda mapo de la migradoj de ''[[Homo sapiens]]'', kun la norda poluso kiel centro. La ciferoj reprezentas jarmilojn. [[Afriko]] estas la startejo, el la supra maldekstra parto al [[Sudameriko]] en la dekstra pinto.]]
La '''Malfrua Paleolitiko''' estas la tria kaj lasta el la periodoj en kiuj ĝenerale oni dividas la ampleksan epokon de la [[Paleolitiko]], nome la komenca etapo de la [[Ŝtonepoko]]. Ĝi estas karakterizata per la hegemonio de la ŝtonlaboraj industrioj inkluditaj en la teknika sistemo 4a kaj klasigitaj en diversaj [[arkeologia kulturo|kronokulturoj]]: [[Ŝatelperona kulturo|Ŝatelperona]], [[Aŭrinjaka kulturo|Aŭrinjaka]], [[Gravetia kulturo|Gravetia]], [[Solutreo (prahistorio)|Solutrea]] kaj [[Magdalenio|Magdalenia]], laŭ la nomigaj kuŝejoj de Francio kie ili estis identigitaj. Ĝi daŭris proksimume inter la jaroj 40-30 000 antaŭ la nuntempo (AN) kaj la 12-10 000 AN.
La '''Malfrua Paleolitiko''' koincidas kun la dua duono de la lasta [[glaciepoko]], de tre malvarma klimato sed kun intertempoj pli moderaj (nome interepokaj). Ĝi karakteriziĝis ĉar la homedaj specioj de antaŭaj periodoj, kiel ''[[Homo erectus]]'', la [[Denisova hominido]], la ''[[Homo neanderthalensis]]'' aŭ la ''[[Homo floresiensis]]'', estis anstataŭitaj tutmonde de la ''[[Homo sapiens]]'', kiu restis kiel nura survivinto de la subtribo ''Hominina''.
|