Grandfinnlando: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Suur-Suomen kartta.png|frame]]
'''Grandfinnlando''' (en finna ''Suur-Suomi'') estas en [[Finnlando]] speciale en unuaj jardekoj de 20-a jarcento relative apogita ideo kaj revo, laŭ kio ankaŭ tuta [[Karelio]] kaj [[Duoninsulo Kola]] devus aparteni al Finnlando. Ĝi havis lingvajn, etnologiajn kaj geografiajn argumentojn. Estis pensata, ke nur ŝtatlimaj aferoj peris, ke karelianojn de Rusio oni pensis kiel alia popolo ol finnoj. Estis dirita, ke iliaj dialektoj estis dialektoj de finna lingvo. Ĝi estis certe fakto, ke karelianoj kaj savonianoj de Finnlando komprenis multajn ruskareliajn dialektojn pli facile ol ekzemple dialekton de [[Raŭmo]]. Estis akceptita, ke natura limito de Fennoskandio iras al Finna golfo laŭ lagoj Ladogo kaj Onega al Blanka maro. Ekzemple [[Urho Kekkonen]] skribis en gazeto pri ĝi. Laŭ la revo, Finnlando havus bordon de [[Blanka maro]] kaj lago [[Onega]]. Iuj apogantoj de la ideo volis ligi al Finnlando ankaŭ nordajn partojn de [[Svedio]] kaj [[Norvegio]], [[Ingrio]]n kaj [[Estonio]]n. Tial en Norvegio oni komencis paroli pri "finna dangero" (norvege ''finske fare'', finne ''suomalainen vaara'') kaj timis, ke Finnlando provos okupi areojn el Norvegio. Aliflanke ankaŭ iuj estonoj volis aparteni al sama lando ol finnoj.
 
Multaj finnaj politikistoj apogis Grandfinnlandon. Plejparto de tiuj politikistoj estis dekstruloj aŭ centruloj kiel [[Urho Kekkonen]], sed eĉ posta komunisto [[Otto Wille Kuusinen]] apogis "ruĝan Grandfinnlandon" en la komenco de sia kariero, kiam li estis interesata pri dekstraj tendencoj. Ekzemple por [[Petrozavodsk]] oni kreis finnlingvan nomon Äänislinna. Kunigo ''Akateeminen Karjala-seura'' (AKS) estis vasta kunigo, kiu apogis la revon. Dum [[Daŭriga milito]] Finnlando atentis mallongtempe preskaŭ tutan Karelion. Finnlando provis okupi areojn, kiojn Sovetunio okupis en [[Vintra milito]] sed ankaŭ aliajn areojn de rusa Fenoskandio. Alta finna oficero diris en finna radio, ke la armeo ne povis halti sur eksa limo, ĉar ankaŭ tiu limo estis malnatura. Post la [[Dua Mondmilito]] (en kiu Finnlando estis ŝtato flankigita kun [[Nazia Germanio]] kaj kontraŭ [[Sovetunio]]) kaj ties definitiva fiksigo de landlimoj la ideo plejparte malaperis. Nuntempe ĝi plu estas malordinara.
 
{{Bibliotekoj}}