Promenado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nuligis version 6563881 de ThelmOSO (kontribuoj, diskutpaĝo)
Etikedo: Malfaro
Supozataj efikoj de promenado en la arbaro
Linio 6:
 
Kelkaj [[turismo|turismaj]] lokoj, [[banloko]]j kaj [[marferiejo]]j aranĝis apartajn [[promenejo]]jn. - En [[diktaturo]]j promenadoj estas ŝatataj por renkontiĝi kaj paroladi sen esti [[subaŭskultado|subaŭskultata]].
 
== Supozataj efikoj de promenado en la arbaro ==
Sata verdo, freŝa aero, kvieto: Promeno en arbaro estas multe pli ol nur pura malstreĉiĝo. Esploristoj trovis ĉiam novajn klarigojn kial ekskursoj al arbaroj efikas pozitive al [[koro]], [[imunsistemo]] kaj al la [[animstato]].
 
''La animo kurbiĝas de la tretado sur pavimento. Kun arboj oni povas paroli kiel kun fratoj kaj ĉe ili oni ŝanĝas sian animon. La arbaroj silentas. Sed ili ne estas mutaj. Kaj kiu ajn venas, ili konsolas ĉiun.'' ([[Erich Kästner]])
 
Ekzistas apenaŭ io kio tiel bone taŭgas por forŝalti ŝarĝojn kaj por repreni forton ol promeno en arbaro. Ĝi liberigas la kapon, trankviligas la [[Pulso|pulson]], refreŝigas kaj plivigligas onin. Tamen multaj homoj eĉ ne antaŭimagas tion: Promeno en arbaro servas al multe pli ol nur por doni malstreĉiĝon. Laŭ kelkaj aspektoj, tion pruvas studaĵoj, ĝi ofertas simile grandan porsanan utilon kiel [[Ŝvito|ŝvitiga]] [[sporto]].
 
Multaj homoj subtaksas tiun efikon ĉar la energikonsumo dum promeno ne aperas tiel alta. Sed kiu survojas dum sufiĉe longa tempo, tiu same bruligas grandan kvanton da kalorioj. Homo kiu pezas ekzemple 80 kilogramojn bruligas por distanco de kvar kilometroj dum unu horo proksimume 240 kilokaloriojn. Se la sama homo trakuradas la saman distancon dum 30 minutoj, la energikonsumo atingas proksimume 320 kilokaloriojn, tio estas nur iom pli.
 
Tio eble ŝajnas esti paradoksa. Sed fakulo pri [[sportmedicino]] en [[Kolonjo]] havas klarigon por tio: "Dum la irado oni faras la duoblan nombron da paŝoj ol dum kurado, kaj ĉe ĉiu paŝo maso estas movata." Tio postulas muskolan laboron. "Dum la kurado la laboro ĉe ĉiu unuopa paŝo ja estas pli granda, sed multaj malgrandaj paŝoj konsumas finfine proksimume la saman kvanton da energio ol malmultaj fortostreĉaj paŝoj."
 
Plua pozitiva utilo de la irado: Nur 3000 paŝoj ĉiutage pli evidente sufiĉas por signife redukti la riskon por [[Multloka sklerozo|sklerozo]] de arterioj - kaj tiel por [[korinfarkto]] kaj [[apopleksio]]. Kaj ke certe ankaŭ ludas rolon, kie oni promenas, tion koreaj esploristoj antaŭ nelonge povis montri en studaĵo. Ŝajnas esti ĝuste la arbara aero kiu estas aparte bona por la koro-[[sangocirkula sistemo]].
 
La medicinistoj igis 43 supermezaĝajn virinojn promeni dum unu horo en arbaro kaj 19 virinojn promeni tra urbo. Antaŭ kaj post la irado la kuracistoj kontrolis la sangopremon, la pulman kapaciton kaj la elastecon de la arterioj. Ĉe la enarbaraj promenoj la sangopremo malaltiĝis signife, la pulmokapacito pligrandiĝis kaj la elasteco de la arterioj pliboniĝis. Aliflanke ĉe la enurbaj promenoj ne montriĝis diferencoj de la mezurvaloroj.
 
Similajn rezultojn atingis ankaŭ japanaj esploristoj en studaĵo kun centoj da testpersonoj. Enarbaraj promenoj laŭ tio malaltigas la [[Sangopremo|sangopremon]] kaj la korfrekvencon, krome la elŝuto de [[adrenalino]] kaj pro tio la stresnivelo estas malpli alta ol post [[ekskurso]] al urbo. Krome la sciencistoj eltrovis ke la irado en arbaro evidente aktivigas [[Kancero|kancermortigajn]] ĉelojn kaj ke tiu efiko daŭras almenaŭ dum sep tagoj post la promenoj.
 
Ĝis nun estas nur supozoj, sed la esploristoj konjektas ke interalie tiel nomataj fitoncitoj ludas rolon ĉe tio. Plantoj produktas tiujn substancojn por protekti sin kontraŭ infektantoj kaj damaĝantoj. Promenantoj en arbaro enspiras la fitoncitojn kaj eble profitas de la plifortiga efiko sur la imunsistemon.
 
Estas multe da spekulado pri la sanakcela forto de la arbaro. Tamen estas fakto ke oksigeno, kvieto kaj eteraj odoraĵoj bonfartigas al nia korpo kaj menso. En arbaro la aero estas tiom senpolva kiel aliloke nur en [[montaro]] aŭ [[Plaĝo|ĉe la maro]]. La koncentriĝo de [[Polvo|polveroj]] tie estas nur unu ĝis dek procentoj ol tio estas en la urboj.
 
Same ne estas disputoj pri tio ke enarbaraj promenoj kontribuas al malstreĉiĝo. Britaj esploristoj eltrovis ke la efiko jam komenciĝas post kvin minutoj en la freŝa aero. Krome laŭ tiu studaĵo enarbaraj promenoj plialtigas la [[Memvaloro|memvalorsenton]], levas la [[Humoro|humoron]] kaj reduktas [[Streso|streson]]. La efiko plifortiĝas se survoje situas [[lago]] aŭ se [[rivereto]] plaŭdetas.
 
Ankaŭ resaniĝantoj aprezas la agrablan atmosferon de la arbaro. Promenoj en arbaro vekas vivoĝojon kaj tio verŝajne estas la sekreto pri la larĝa bonefiko de enarbaraj promenoj. <ref>Esperanta Retradio la 20-a de februaro 2020: [http://esperantaretradio.blogspot.com/2022/02/sanakcelaj-promenoj-en-arbaro.html?view=flipcard Sanakcelaj promenoj en arbaro]
 
</ref>
 
==Kulturo de promenado==