Semajno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korekto
Mrmw (diskuto | kontribuoj)
Linio 1:
'''Semajno''' estas, en multaj kulturoj, tempoperiodo konsistanta el pluraj [[tago]]j, sed pli mallonga ol [[monato]]. La semajno ofte markis intervalon inter merkattagoj aŭ [[religio|religiaj]] observoj kiel la [[ŝabato]]. Nun en la plej multaj landoj oni uzas semajnon de sep tagoj.
 
[[Dosiero:Weekday heptagram.ant.pngsvg|150px|eta|Astrologia Simbolo de Semajno]]Diversaj kulturoj havis diversajn longecojn de semajno, inter kelkaj [[Afriko|afrikaj]] kulturoj kies semajno estas kvar tagojn longa, ĝis la [[Romio|praromianoj]], kiuj mezuris la ''nundinae'', naŭ tagoj inkluzive (ok tagoj en la semajno) inter unu merkattago kaj la sekva, kaj la [[Egiptio|praegiptoj]], kies semajno havis dek tagojn. [[Franca Revolucio|Revolucia]] Francio dividis la monatojn de sia [[Franca respublika kalendaro|kalendaro]] en tri ''décades'' de dek tagoj. Antikva [[Ateno]] ankaŭ havis semajnon de dek tagoj.
 
La semajno en Okcident-Eŭrazio estas sep-taga. Tio verŝajne rezultas el la observo, ke ĉiu fazo de la luno estas proksimume sep tagojn longa.