Bartolomeo Cristofori: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 3:
== Vivo ==
Bartolomeo Cristofori naskiĝis la 4-an de majo 1655 kiel filo de Francesco Cristofori en [[Padovo]], kiu apartenis al la [[Venecia respubliko]]. Pri liaj fruaj vivojaroj nenio konatas. En 1690 [[Ferdinando de Medici]], filo de la [[Toskanio|toskana]] grandduko [[Kozimo la 3-a de Medici]], vokis lin kiel instrumentkonstruisto kaj -agordisto al sia kortego en Florenco. Dum tiu tempo Cristofori eklaboris pri nova [[martelmekaniko]], kiu ebligu dinamikan ludon. La inventarlisto de la muzikinstrumentoj el la jaro 1700 enhavas "''arpicembalo che fà il piano e il forte''" (klaviceno, kiu povas ludi laŭte kaj mallaŭte), kiun oni kutime datigas sur la jaron 1698 kaj kiu validas kiel unua [[piano]]. Ĝi havis tonamplekson de kvar [[oktavo]]j. Ankaŭ post la morto de Ferdinando en 1713 Cristofori restis ĉe la grandduka metiejo kaj produktis pluajn pianojn kaj plibonigis ilian teknikon.
|