Grandfinnlando: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Mass changes to the content without consensus/sources/references
Etikedo: Amasmalfaro
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Suur-Suomen kartta.png|frame]]
'''Grandfinnlando''' (en finna ''Suur-Suomi'') estas en [[Finnlando]] speciale enekde unuajUnua jardekojMondmilito deĝis 20-aDua jarcentoMondmilito relative apogita ideo kaj revo, laŭ kio ankaŭ tuta [[Karelio]] kaj [[Duoninsulo Kola]] devus aparteni al Finnlando. Ĝi havis lingvajn, etnologiajn kaj geografiajn argumentojn. Laŭ la revo, Finnlando havus bordon de [[Blanka maro]] kaj lago [[Onega]]. Iuj apogantoj de la ideo volis ligi al Finnlando ankaŭ nordajn partojn de [[Svedio]] kaj [[Norvegio]], [[Ingrio]]n kaj [[Estonio]]n. Tial en Norvegio oni komencis paroli pri "finna dangero" (norvege ''finske fare'', finne ''suomalainen vaara'') kaj timis, ke Finnlando provos okupi areojn el Norvegio.
 
Multaj finnaj politikistoj apogis Grandfinnlandon. Plejparto de tiuj politikistoj estis dekstruloj aŭ centruloj kiel [[Urho Kekkonen]], sed eĉ posta komunisto [[Otto Wille Kuusinen]] apogis "ruĝan Grandfinnlandon" en la komenco de sia kariero, kiam li estis interesata pri dekstraj tendencoj. Ekzemple por [[Petrozavodsk]] oni kreis finnlingvan nomon Äänislinna. Kunigo ''Akateeminen Karjala-seura'' (AKS) estis vasta kunigo, kiu apogis la revon. Post la [[Dua Mondmilito]] (en kiu Finnlando estis ŝtato flankigita kun [[Nazia Germanio]] kaj kontraŭ [[Sovetunio]]) kaj ties definitiva fiksigo de landlimoj la ideo plejparte malaperis.