Solidstata disko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Solidstata disko
 
e eta aldono
Linio 1:
[[Dosiero:Super Talent 2.5in SATA SSD SAM64GM25S.jpg|dekstra|eta|2.5-in Serial ATA solidstata diskoSSD]]
[[Dosiero:14-06-11-ssd-RalfR-N3S 7886-03.jpg|dekstra|eta|mSATA SSD]]
'''Solidstata disko''' ('''SSD''') estas datenstora aparato, kutime uzata en komputilo. Ĝi uzas [[fulmomemoro]]n por stori datenojn eĉ post kiam ĝi estas malŝaltita. SSD-oj estas dezajnitaj por aliri datenojn en la sama maniero kiel tradiciaj [[diskaparato|malmolaj diskoj]] (HDD). Malmola disko (HDD) kutime povas esti rekte anstataŭigita per solidstata disko (SSD).
 
La plej bona afero pri solidstataj diskoj estas, ke ili havas multe pli rapidan leg-/skriban rapidon ol malmolaj diskoj.<ref>{{Citaĵo el la reto |url=http://www.storagereview.com/ssd_vs_hdd |titolo=SSD vs HDD |eldoninto=StorageReview.com |alirdato=2012-06-14}}</ref> Ili ankaŭ ne havas moviĝantajn partojn, kio signifas, ke ili ne bruas aŭ ne rompiĝas tiom facile. Tamen, SSD-oj povas esti pli multekostaj ol malmolaj diskoj. Ĉi tio ankaŭ signifas, ke kontraŭ la sama prezo, iu povas akiri multe pli da kapacito se tiu anstataŭe elektas HDD.
 
Hibrida disko kombinas la funkciojn de HDD kaj SSD en unu unuon. Ĝi enhavas grandan HDD kaj pli malgrandan SSD por [[kaŝmemoro]] por plibonigi rendimenton de ofte aliritaj dosieroj. Hibrida disko povas oferti preskaŭ la saman rendimenton kiel SSD kaj ĝi povas enhavi pli da kapacito. La prezo ankaŭ estas pli malalta ol tiu de SSD. La ĉefa merkato por ĉi tiu disko estas [[tekokomputilo]]j, ĉar ĉi tiuj aparatoj povas enteni nur unu diskon.<ref>{{Citaĵo el la reto |url=https://www.lifewire.com/solid-state-hybrid-drive-833451 |titolo=Getting the Performance of an SSD with the Capacity of a Hard Drive |familia nomo=Kyrnin |persona nomo=Mark |eldoninto=Lifewire |lingvo=en |alirdato=2019-11-20}}</ref>
{{Redaktata|Dominik}}
 
La teĥnologio de solidstata disko rapide pliboniĝas kaj novaj SSD-modeloj ofte estas enkondukitaj. Tamen ili ne gajnis popularecon inter multaj uzantoj. Ni ankoraŭ trovas, ke HDD-oj ankoraŭ regas la merkaton. Oni antaŭvidas ke vendo de SSD-oj pligrandiĝos kaj renversos tiun de HDD-oj post 2020. La plej granda malavantaĝo de SSD-oj kompare kun malmolaj diskoj estas, ke SSD-oj havas limigitan kvanton da leg-/skriboj, kiun ĝi povas efektivigi antaŭ ol sektoro malsukcesas, kio ne estas granda problemo kun tradiciaj malmolaj diskoj.<ref>{{Citaĵo el la reto |url=https://www.statista.com/statistics/285474/hdds-and-ssds-in-pcs-global-shipments-2012-2017/ |titolo=HDDs and SSDs: global shipments 2015-2021 |eldoninto=Statista |lingvo=en |alirdato=2019-11-20}}</ref>
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
 
== Vidu ankaŭ ==
{{Projektoj}}
* [[Diskaparato]]
* [[RAID]]
* [[Ĉefmemoro]]
 
== Fonto ==
{{Tradukita|simple|Solid-state drive|7923829}}
 
 
[[Kategorio:Komputila aparataro]]