Historio de la esperanta literaturo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
{{informkesto Esperanto-libro
| titolo = Historio de la Esperanta literaturo
| aŭtoro = Carlo Minnaja,
| aŭtoro = Giorgio Silfer.
| eldonjaro = 2015
| reeldono =
| eldonurbo = [[La ChauxdeChaux de-Fonds]]
| eldoninto = Kooperativo de Literatura Foiro
| paĝoj = 748
| isbn =
| bildo =
}}
<ref>Kontakto, numero 283 (2018:1) paĝo 17 "Verko, kiu plenumas kion ĝi promesas"</ref>
==Recenzoj==
{{Citaĵo|}}
{{Citaĵo|}}
 
== Recenzoj <ref>Kontakto, numero 283 (2018:1) paĝo 17 fare de Fernando Pita "Recenzo: Verko, kiu plenumas kion ĝi promesas"</ref> ==
{{Citaĵo|Historio de la Esperanta Literaturo estas unu el tiuj verkoj kies titolo tute kongruas kun la enhavo; ĉi-aspekte, la verko plenumas tion, kion la titolo promesas: laŭlonge de siaj 610 paĝoj, la verko de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Ĝi prezentas al leganto preskaŭ ĉion sciendan pri la temo, de la unuaj beletraj elprovoj de la esperantaj movadaj pioniroj ĝis verkoj ĵus eldonitaj en la momento de sia eldono. Tamen, se pro tio mem oni ja povus atendi simplan defiladon de nomoj, datoj kaj titoloj de libroj, ĉi-foje la aŭtoroj surprizas nin per mallonga analizo de almenaŭ la plej gravaj verkoj de ĉiu Esperanta aŭtoro. Tiuj analizoj, fakte, plenumas taskon prezenti al ni la ĝeneralan vizion (de la aŭtoroj) pri la menciitaj verkoj. Aliaj gravaj punktoj de la verko estas la speciala atento al la Esperanta teatro; la sistema valorigo de esperantaj aŭtorinoj kaj la vere interesaj fotoj, kiuj plibeligas la tekston kaj ebligas al la legantoj de la posta jarcento, almenaŭ (re)koni kiel aspektis kelkaj homoj pri kiuj oni ĉiam aŭdis, aŭ kies tekstojn oni ie ajn jam legis. Tiuj ampleksa prezentado kaj koncernaj analizoj estas akompanataj de 148-paĝa antologio, kiu kelkfoje prezentas al ni poemojn kaj tekstojn pri kiuj oni ĉiam priaŭdas sed kiujn, pro longdata elĉerpiĝo aŭ tre malgranda eldonkvanto, oni neniam trovas ― eĉ en interreto. Tio iel ajn permesas kompari la analizon prezentatan en la verko kaj la literatura teksto; tiamaniere, legantoj mem povos alveni al siaj personaj konkludoj pri la afero ― kaj la fakto, ke la libro mem donas ilojn por ke oni konstruu propran opinion, estas, laŭ mi, tre pozitiva rilate al la intelekta honesteco de la aŭtoroj. Fine, oni rajtas sin demandi, ĉu en la libro estas mankoj? Bedaŭrinde, dum legado oni povas rimarki iagradan malekvilibron inter prezentado kaj analizoj de ekstereŭropaj aŭtoroj kaj/ aŭ verkoj: kelkfoje mankas aŭtoroj aŭ verkoj kiuj, kvankam ili ne estis konataj tra la tuta Esperantujo, estis gravaj en siaj respektivaj landoj. Pri tio sufiĉas mencii la brazilanon Nuno Baena. Sed mi pensas ke la kvalitoj de la libro plene kompensas tiun malekvilibron, pro tio ke ĝi ne montriĝas kiel ago intenca far la aŭtoroj, sed kiel specifa rezulto de la fakto ke, dum multaj jardekoj, Esperanto, kaj la movade kaj kulture, estis rigardata kvazaŭ (nur) eŭropa fenomeno, kun kelkaj branĉoj en aliaj kontinentoj. Tiu manko neniel malaltigas la gravecon de la verko mem, sed elmontras tion pri kio la aŭtoroj devas atenti, kiam ili preparos venontajn, reviziitajn versiojn, kaj tio same elmontras al amantoj de la Esperanta literaturo, ke, kvankam Historio de la Esperanta Literaturo estas la plej bona ĝis nun publikigita verko pri la temo, eĉ ĝi ne kapablas elĉerpi ĝin, eble ĉar la Esperanta literaturo estas jam tiom riĉa, ampleksa kaj varia, ke neniam plu ia verko povos ĉion diri pri ĝi.
}}
==Referencoj==
{{referencoj}}
Linio 22 ⟶ 21:
==Eksteraj ligiloj==
{{Portalo|Literaturo}}
* [https://search.onb.ac.at/primo-explore/fulldisplay?docid=ONB_alma21293102710003338&context=L&vid=ONB&lang=de_DE&search_scope=ONB_gesamtbestand&adaptor=Local%20Search%20Engine&tab=default_tab&query=any,contains,Historio%20de%20la%20Esperanta%20literaturo&offset=0 Katalogo de] [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]]
* [http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl.htm ''Enciklopedio de Esperanto''/A] en sia originala formo en la Interreto
* [http://biblioteko.esperanto.cat/cgi-bin/koha/opac-detail.pl?biblionumber=184829739&query_desc=kw%2Cwrdl%3A%20Historio%20de%20la%20Esperanta%20literaturo Katalogo de] [[Kataluna Esperanto-Asocio]]
* [http://www.gutenberg.org/etext/52111 Plena transskribita teksto de ''Historio de la Esperanta literaturo''] ĉe [[Project Gutenberg]]
* [https://search.onb.ac.at/primo-explore/search?query=any,contains,Ama%20stelaro&tab=default_tab&search_scope=ONB_gesamtbestand&vid=ONB&lang=de_DE&offset=0 Katalogo de] [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]]
* [http://anet.ua.ac.be/desktop/ehc/core/index.phtml?language=&euser=&session=&service=opacehc&robot=&deskservice=desktop&desktop=ehc&workstation=EHC-LZ&extra= Katalogo de] [[Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience]] : entajpu la vortojn "Historio de la Esperanta literaturo".
* [http://biblioteko.esperanto.cat/cgi-bin/koha/opac-detail.pl?biblionumber=1848 Katalogo de] [[Kataluna Esperanto-Asocio]]
 
[[Kategorio:Esperanto-libroj aperintaj en 2015]]