Blanka movado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
<!--{{Kunigu|Blanka Armeo}} vd. diskutpaĝe! -->
'''Blanka movado''' ({{(ru)}} Бе́лое движе́ние, ankaŭ Белое дело „blanka afero“ aŭ Белая идея „blanka ideo“) estas nomo donata al la parto de la rusa popolo, kiu ne akceptis la ekregadon de la [[bolŝevikoj]] kaj kontraŭstaris la novan registaron dum la [[Rusia enlanda milito|enlanda milito]] en Rusio. Subtenantoj de la [[caro]] [[Nikolao la 2-a (Rusio)|Nikolao la 2-a]] aŭ de la [[Rusia Konstitucia Asembleo]], la anoj de la [[Blanka armeo]] bataladis kontraŭ la [[Ruĝa armeo]] kaj la "verdaj armeoj" (grupoj da kamparanoj luktantaj kontraŭ la du armeoj). La Blanka movado unuigis en si la diversajn blankajn armeojn, kiuj neniam formis unu unuecan armeon, krom aliajn sektorojn kiuj ne estis propre aremaj, nome ekleziaj instancoj de ortodoksismo, kamparanaj movadoj, monarkiistoj, eksterlandaj apogantoj, banditoj ktp.
 
Tiujn kontraŭrevoluciulojn gvidis malnovaj ĉefoj de la imperia armeo: [[Anton Denikin]], [[Pjotr Vrangel]] kaj aliaj. Ili ricevis helpon de britaj, fracajfrancaj kaj usonaj trupoj por lukti kontraŭ la [[militkomunismo]]. [[Rusio]] estis jam malfortigita pro la [[unua mondmilito]]; la [[Rusia enlanda milito|enlanda milito]] (inter aliaj konfliktoj: kamparaj ribeloj, naciismoj, militoj kontraŭ la aliaj socialistaj partioj) kaŭzis inter 8 kaj 10 milionojn da mortoj.
 
La alianco de la blankaj armeoj kaj aliaj blankmovadaj sektoroj estis malbone kunordigita, kaj malmulte subtenita ĝenerale de la popolo, ĉar grandparte la movado apogis sin sur alt- ĝis mez-klasaj tavoloj. Plejparte pro tio la Blanka movado malvenkis kaj ekziliĝis al [[Eŭropo]], ĉefe al Francio.
 
La gvidantoj de la Blanka movado estis por redono de la konfiskitaj agroj, teritoria integreco de Rusio, protekto de la rusa ŝtato, novaj elektoj, demokratiigo de la lando, lernodevo, komercada libereco, rekono de aŭtonomiaj klopodoj de multaj popoloj (moto "Por Granda, Unuiĝinta kaj Nedividebla Rusio"). La gvidantaj ideologoj estis [[Pjotr Struve]] aŭ [[Vasilij Ŝulgin]], kiuj provis unuigi la interesojn de la komandantoj de la movado, sensukcese.
 
== Kelkaj aparte konataj movadanoj ==
Linio 47 ⟶ 49:
* La '''blanka ruso''' (White russian] estas ankaŭ nomo de [[koktelo]] surbaze de [[vodko]], kafo-likvoro, kaj lakto
 
{{Bibliotekoj}}
[[Kategorio:Blanka movado| ]]