Ekzekuto: Malsamoj inter versioj

196 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 monatoj
VA
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
(jure)
(VA)
 
'''Ekzekuto''' estas akto de plenumo de [[mortpuno]] de jura aŭtoritato kaj ne kiel decido de individuo (ago nomata [[mortigo]] aŭ [[murdo]]), sed kiel decido de grupo, suĉanta sian potencon de pli vasta subteno. Ĉi tio fakte estas la plej severa [[Puno (juro)|sankcio]], kiun [[ŝtato]] povas trudi kontraŭ siaj [[Civito|civitanoj]]. Nun estas akceptite tra la mondo, ke ŝtato havas laŭleĝan (kvankam ne nepre moralan) rajton plenumi ĉi tiun procedon kontraŭ siaj civitanoj aŭ kontraŭ eksterlandaj ŝtatanoj juĝitaj laŭ sia jura kodo, kaj ke ĝi ne estas [[krimo]].
 
Hodiaŭ kutimaj manieroj de ekzekuto estas [[pendumo]], [[pafekzekutado]], [[mortiga injekto|ekzekuto per injekto]], [[venenigo]] en [[gaskamero]] kaj elektro sur [[elektra seĝo]]. En kelkaj islamaj landoj, kiuj operaciis laŭ la [[Ŝario]] leĝa kodo, oni ekzekutas ankaŭ per tradiciaj manieroj kiel estas [[Senkapigo|forhako de kapo]] sur [[lignobloko]] aŭ per publika [[ŝtonumado]].
 
Ekzekuto ofte okazas post juĝdecido donita laŭ leĝo, kiu permesas la altrudon de mortpuno. En aliaj kazoj, precipe en milita tempo aŭ tiraneca regado, ekzekuto efektivigas sen proceso, laŭ loka decido, kutime kun la senco, ke ĉi tiu decido reflektas la volon de la registaro, kaj foje eĉ kun klara (sed neniu jura bazo) direktivo de la registaro. Ekzekuto sen proceso, fare de kolera [[homamaso]], nomiĝas [[linĉado]].
 
== Vidu ankaŭ ==
 
* [[Mortpuno]]
* [[Pafekzekutado]]
* [[Elektra seĝo]]
* [[Pendumo]]
* [[Senkapigo]]
* [[Ŝtonumado]]
* [[Aŭtodafeo]]
* [[Krucumado|Krucumo]]
* [[Venenigo]]
* [[Linĉado]]
{{projektoj|q=Ekzekuto}}
{{Morto}}
42 290

redaktoj